Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| "Ni ĉesu persekuti al ne-fastantoj..." |
|
|
| Afriko - Socio |
![]() ALĜERIO - 07-an de septembro, 2010.La juĝado de dek personoj kiuj ne respektis fastadon dum la Ramadano devis okazi hieraŭ 6-an de septembro en urbeto de la regiono Kabilio. Ĝi estis prokrastita al la 8-a de novembro. La ĉefa akuzito estis liberigita. La ĉiutaga gazeto "Liberté" vidas en tiu liberigo signon de trankviligo en ĉi tiu inkvizicio kiu ne diras sian nomon. La juĝado de la dek ne-fastintoj arestitaj la 31-an de aŭgusto en Ouzellaguène, en Kabilio, ne okazis hieraŭ, kiel antaŭe planita, la 6-an de septembro. Ĝi estis prokrastita, samkiel estis alia juĝado antaŭ du semajnoj, kiu devis juĝi la kazon de du aliaj personoj persekutitaj en Aïn El-Hammam (regiono de Tizi Ouzou) por la sama "ofendo". Eĉ pli bone, la ĉefa akuzito, kiu estis en malliberejo, estis liberigita.Ĉu ĉio tio estas signo de volemo al trankviligo, preludo al la pura kaj simpla forlaso de persekutoj juraj kontraŭ tiuj personoj ? Kelkaj tie estas persvaditaj pri tio kaj oni esperu, ke ili pravas. Ĉar, fakte, estas verŝajne neniu kialo por ekfari proceson. La koncernitaj ne-fastintoj, laŭ havebla informo kiu ne estis neita, faris sian eblon por neniun ŝoki, kaj kaŭzis neniun ofendon pro tio, ke ili estis arestitaj ne en publika sed privataj kaj fermitaj lokoj. Koncerne ĉi tiun akuzon pri "ofendo al la principoj de Islamo" per kiu ili estas akuzitaj, ĝi ne validas, ĉar kulto-libereco kaj individua libereco estas agnoskitaj de la alĝeria Konstitucio. Se manĝi aŭ trinki dum la Ramadano estus ago kiu meritas prezento antaŭ tribunalo, ĉar ĝi konsistigus atakon al principoj de Islamo, tiam la policanoj devus aresti ĉiujn, kiuj estas en la stratoj, en la bazaroj aŭ estas stirantaj sian aŭton je la tempo de preĝoj, ĉar ili ne iras al la moskeo. Ja estas risko per tio doni ideojn novajn al la mastroj de inkvizicio... sed ni aŭdacu demandi : konsumo de alkoholo estas malpermesata en Islamo, do kion oni faru kun tiuj, kiuj post la fino de Ramadano, iras sidiĝi ĉe teraso de baro por trankvile trinketi bieron ? La policanoj tiam estus superŝutitaj de lavoro kaj la juĝistoj same, ĉar ili devus aresti tiom multe da personoj, inter kiuj multaj el siaj propraj kolegoj !! Kaj tiuj arestoj ne nur koncernus laboristojn en konstruejoj aŭ malriĉajn senlaborajn personojn, sed ankaŭ altajn reprezentantojn el la tri potencoj respondecaj pri naciaj aferoj, tio estas leĝdona, juĝa kaj ekzekutiva povoj. Tiame, pro tio, ke la plej bonaj ŝercoj estas la plej mallongaj, ĉu nun ne estas tempo halti tiujn hipokritajn kaj stultajn ĉasojn al ne-fastantoj ? Artikolo tradukita el la alĝera ĵurnalo "Liberté" |





ALĜERIO - 07-an de septembro, 2010.
estis liberigita.