Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Tumultoj en Mozambiko pro altaj prezoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
MOZAMBIKO - 3-an de septembro, 2010.


Policistoj pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj larman gason al protestantoj en partoj de la mozambika ĉefurbo maputo je la tria tago de tumultoj pri altiĝantaj manĝaĵoprezoj. Aliloke, Maputo restis trankvila, butikoj kaj komercejoj remalfermiĝis kaj longaj atendovicoj de loĝantoj atendantaj por aĉeti panon kaj benzinon.

Dek personoj estis mortigitaj kaj 443 vunditaj ekde la tumultoj komenciĝis, la Ministro pri Sano Ivo Garrido deklaris vendrede.

Ankaŭ estis bataloj en la urbo de Chimoio, en la centro de la lando. Ses homoj estis pafitaj de policistoj tie post kiam protestantoj provis malhelpi la malfermadon de bazaro, anoncis la novaĵagentejo Lusa.

La plej lastaj perfortagoj en Maputo okazis en la antaŭurboj de Benfica kaj Hulene. Tamen, bataloj kiuj okazis vendredon estis relative negravaj kaj la policistoj diras, ke ili restarigis ordon.

La protestoj komenciĝis post kiam la prezo de pano altiĝis je almenaŭ 20% en Mozambiko, unu el plej malriĉaj landoj de la mondo.

La ministro pri Komerco kaj Industrio António Fernando klarigis, ke la registaro strebas por igi la landon malpli dependa de importita manĝaĵo.

Ĵaŭde, la registara proparolanto Alberto Nkutumula kondamnis la perforton en la stratoj de la ĉefurbo, kaj petis al la loĝantaro, ke ĉiuj restu trankvila, sed diris li ankaŭ, ke la registaro ne ŝanĝos sian decidon altiĝi la prezon de pano. "La prez-altiĝoj estas nerevokeblaj," li diris al reporteroj.

Trupoj deplojiĝis en la stratojn de la ĉefurbo hieraŭ ĵaŭdon, por malbari barikadojn, derompaĵojn kaj brulantajn pneŭojn tie lasitaj de protestantoj. Kelkaj pafadoj aŭdiĝis dum la tago. Multaj atestantoj diras, ke policistoj uzis verajn kuglojn por disrompi la amasojn sed tio ĉi estis neita de oficialuloj.

La ministro pri Enlandaj Aferoj José Pacheco deklaris, ke la registaro provas spuri la fonton de tekst-mesaĝoj cirkulantaj inter la loĝantoj de la urbo, instigante ilin daŭrigi protestojn vendrede. "Mi ricevis SMS vokante nin al daŭrigo de la strikoj por tri pliaj tagoj," Abel Salvador Bild, strata vendisto en la ĉefurbo, rakontis al la agentejo AFP.

La perforto estis la plej forta en Mozambiko ekde 2008, kiam bataloj inter policistoj kaj tumultantoj pro altiĝantaj prezoj lasis almenaŭ kvar homoj mortigitaj.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi