Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Fitrakto al nigruloj en Sudafriko juĝata Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
SUDAFRIKO - 28-an de julio, 2010.

Kvar blankaj Sudafrikanoj estas juĝitaj kulpaj pro hontigo al kvin niguloj de universitata hejmpersonaro post kiam vidbendo de la okazaĵo estis afiŝita enreten. La viroj, ĉiuj studentoj ĉe la Universitato de la Libera Ŝtato tiutempe, estis juĝitaj sed antaŭe deklaris sin kulpaj pri la afero.


La vidbendo montris la kvin personojn devigitaj genui kaj devigitaj manĝi manĝaĵojn sur kiu ŝajne urinis unu el la studentoj. La viroj estos kondamnitaj merkredon. La filmeto ŝajnigas iniciatan ceremonion kaj kaŭzis naciajn protestojn kaj protestojn kontraŭ rasismo kiam ĝi aperis en 2008. La elprovo estas rigardata kiel profunde simbola en lando kiu prove klopodas por solvi sian rase dividitan pasintecon, 16 jarojn post la fino de la totala regado de la blanka malplimulto. La longe atendita juĝo de la kvar siatempaj studentoj - RC Malherbe, Johnny Roberts, Schalk van der Merwe kaj Danie Grobler - allogas vastan amaskomunikilan atenton.

Ĉi tio precipe ĉar la defenda advokato Kemp J. Kemp reprezentis la prezidenton aJacob Zuma en seksperfort kazo antaŭ kvar jaroj. Sro Zuma estis tiam senkulpigita. En komunikaĵo legita de ilia advokato, la kvar viroj diris, ke la filmeto montris la tradiciojn de ilia studenta hejmo kaj iliajn protestojn kontraŭ la projekto igi la universitaton pli rase miksata. Ili deklaris, ke la manĝaĵo ne estis kovrita de urino - kiu estis iluzio. Ili ankaŭ asertis, ke la personaro partoprenis libervole.

Sed la viroj konsentis, ke ili neniam estus farintajtiajn agojn se ili estus sciintaj la sekvaĵojn. En la vidbendo, ŝajne filmita en 2007, la kvar virinoj kaj viro estis devigitaj trinki plenajn botelojn da biero kaj fari atletajn taskojn. Sed estas la fina parto de la filmo kiu plej kolerigas la publikon. Ŝajne ĝi montras blankulon kiu urinas sur manĝaĵojn, kaj poste kriegas "Prenu ! Prenu !" en la afrikansa lingvo, kaj ŝajne devigas la universitatejajn dungitojn manĝi la malpuran manĝaĵon.

Tio vomigas ilin. Pasintjare, la unua nigra direktoro de la Universitato de la Libera Ŝtato, Jonathan Jansen, riskis polemikon kiam li invitis la studentojn en gesto de repacigo. Lia decido estis kondamnita per ambaŭ la reganta Afrika Nacia Kongreso kaj opoziciaj partioj.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi