eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

    Je la 7-a, Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4. Ĝi subtenas "Severan transportsekurigon je HTTP" kaj aplikprograman interfacon por prilabori sondatumojn.

  • Bulgarian Writer Atanas Seykov Dies at 82

    The Bulgarian writer, publicist and lexicographer Atanas Seykov has passed away at 82 years of age. Seykov was born in 1928 in Sofia. In 1964 he graduated from the Pedagogical Institute in Budapest, majoring in Esperanto studies.

  • Guinness-libro per la plej eta viro en la mondo

    Kolombio eniris en la Libron de Guinness-Rekordoj danke al unu el siaj loĝantoj. Li havas 24 jarojn kaj nomiĝas Edward Nino Hernandez. Temas pri persono kiu multe ŝatas vojaĝi, kiu revas iam koni la tutan mondon, ĝuus la stiradon de Mercedes-aŭto kaj dancas regetonon. Ĉio normale sed Edward estas la plej eta homo de la mondo.

  • Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO

    Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn.

  • Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

    Hieraŭ Mozilo faris 5 korekteldonojn de siaj "Gecko"-bazitaj programoj (SeaMonkey, Thunderbird, Firefox). Krom korektoj, du el la eldonoj subtenas enkadrig-malpermeson aktivigeblan de retejestroj.

Ugando malpermesas organmutilon ĉe virinoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 11
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
UGANDO - 11-an de decembro, 2009.

 
Ugandaj deputitoj voĉdone elektis malpermeson de mutilo de la seksaj organoj ĉe virinoj, ankaŭ nomata "virina cirkumcido". Iu persono juĝita kulpa pri la praktiko fortranĉi fraŭlinan klitoron, alfrontos 10 jarojn en prizono, vivdaŭran malliberigon se viktimo mortas.

Tiu praktiko
ne estas oficiale tolerata, sed estas ankoraŭ praktikata en kelkaj kamparaj lokoj. Grupoj de kampanjantoj por rajtoj bonvenigis la decidon de la deputitoj, sed alvokis al estigo de kampanjoj tra la lando, por certigi, ke la jarcentmalnova praktiko tuj ĉesu. Mutilo de la generaj organoj estas vidita en iuj landoj kiel metodon por certigi virgecon kaj igi virinon taŭga por geedziĝo. Tio estas ankoraŭ praktikita de la Sebejoj, iuj subgrupoj de Karamoĝongoj, la Pokotoj en orienta Ugando kaj la Nubianoj de Okcidenta Nil-regiono.

La deputitino Alice Alaso deklaris, ke la decido estas "tre grava atingo". "Tio estas tre malbona praktiko. Tio estas kruela, tio ŝokas homojn, tio igas infanojn forlasi sian edukadon, tio estigas danĝeron por la sano. Ĉi tio estas avertosignalo : kiu ajn aŭdacos praktiki mutilon de organoj sur virinojn estos pritraktita de leĝo." Alia deputito, Lulume Bayiga, diris, ke la leĝo liberigos kaj virojn kaj virinojn, kiuj ofte suferas ostracismon kiam ili sin deturnas de la kutimo. "Virinoj komencos unuafoje ŝati seksumadon kaj diversaj malsanoj fine malaperos," li diris.

Laŭ
la Unuiĝintaj Nacioj, proksimume tri milionoj da fraŭlinoj ĉiujare en Afriko estas minacataj pri organmutilo, kaj pli ol 91 milionoj da fraŭlinoj kaj virinoj devas vivi kun la sekvoj de la procedo. Inter tiuj sekvoj estas sangado, ŝoko, infektoj kaj pli alta indico de morto por novnaskiĝintaj beboj.

Legu pli pri cirkumcido
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi