eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • La estraro de UEA nuligis la kontraktonuligon de Stano Marček

    La nuna kontrakto de Stano Marček kiel redaktoro de la revuo de Universala Esperanto validos ĝis la julia-aŭgusta numero en la venonta jaro. Intertempe la estraro de UEA ellaboros novan redaktopolitikon, kaj poste la posteno de redaktoro estos denove senkonkurse proponata al Stano Marček. Tion anoncis hodiaŭ al la komitato de UEA la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak.

  • "Ni ĉesu persekuti al ne-fastantoj..."

    La juĝado de dek personoj kiuj ne respektis fastadon dum la Ramadano devis okazi hieraŭ 6-an de septembro en urbeto de la regiono Kabilio. Ĝi estis prokrastita al la 8-a de novembro. La ĉefa akuzito estis liberigita. La ĉiutaga gazeto "Liberté" vidas en tiu liberigo signon de trankviligo en ĉi tiu inkvizicio kiu ne diras sian nomon.

  • Obama projektas gravan planon por relanĉi ekonomion

    Obama petas 39 000 milionojn da usonaj dolaroj por krei laboron kaj infrastrukturojn. Okaze de la Tago de la Laboro en Usono, la prezidento Barack Obama, diskursis ĉe sindikata festo en Milwaukee pri nova plano por akceli je mallonga limtempo la laborkreadon, unu el la plej urĝaj bezonoj de la lando, kie la maldungo atingas 9,6%.

  • La plej malaltkreska vivanta viro, laŭ la Guinness-libro de rekordoj

    Edward Nino Hernandez estas, laŭ la Guinness-libro de rekordoj, la plej malgranda vivanta viro.

  • Gvatemalo sub stato de krizo pro inundoj

    Gvatemalo hodiaŭ okazigas nacianfunebran tagon por la viktimoj mortigitaj de pli ol 50 terfalaĵoj tra la tuta lando. Almenaŭ 45 homoj estis mortigitaj dum la semajnfino sole. Abundaj pluvegoj en la lastaj tagoj kaŭzis terfalaĵojn en pluraj urboj, tranĉante tiel la ĉefajn transportarteriojn de tiu centramerika nacio.

Kenjo lanĉos nombradon de samseksemuloj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
KENJO - 29-an de oktobro, 2009.

 
Kenjo intencas efektivigi nombradon de sia geja loĝantaro, provante fortikigi la batalon kontraŭ Aidoso, malgraŭ tio, ke samseksemeco estas kontraŭleĝa en la lando. Nicholas Muraguri, estro de "Nascop", kenja programo de lukto kontraŭ Aidoso, diris, ke la registaro devu etendi la manon al la geja komunumo. Li diris, ke gejuloj suferas mankon de informoj pri la malsano.

Sed
analizistoj diras siaflanke, ke multaj gejuloj certe timos esti montritaj publike, en lando kie samseksemeco foje kaŭzas prizonpunon. Sro Muraguri cedis, ke preciza kalkulo estas neverŝajna. Sed li diris al la Afrika Reto de la brita BBC, ke akiri pli klaran ideon pri la nombro de samseksemuloj estus grandega helpo kun ekzemple celataj intervenoj kiel disdonado de kondomoj. Li diris, ke la enketo celos gejajn virojn kiuj identigas unu la aliajn, kaj respondeculoj faros HIV-testojn kaj provizos ilin per informoj pri sekura seksa praktiko.

"Kenjanoj ne povas efektive simple diri, ke la geja komunumo restas izolita ie en angulo. Ili estas parto de nia vivo" li diris. "Ĉi tiu grupo devas esti atingita per informoj kaj servoj, tiel ke ili scipovos protekti sin de infektiĝo."

Analizistoj
asertas, ke Kenjo progresis en sia batalo kontraŭ Aidoso : unu el 10 homoj (10%) havis la viruson en la malfruaj 1990-aj jaroj, indico kiu nun falis al 6%. Tiu nombrado, kiu komenciĝos en junio venontjare, estos la unua tia en Afriko.

Sed
Kenjanoj estas dividitaj pri ties efiko, kaj iuj loĝantoj en la ĉefurbo ne kredas, ke tio helpos al redukti la disvastigon de Aidoso. Gejaj Kenjanoj diris, ke ili akceptas esti kalkulitaj, sed sole se ilia identeco restas protektita. Samseksema agado estas punebla per 14 jaroj en prizono en Kenjo.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi