Afriko : lasttempaj artikoloj
- Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj
- Ugando malpermesas organmutilon ĉe virinoj
- Ruando iĝas membro de Commonwealth of Nations
- Aĉetu surloke, Islamisma somalia grupo diras
- Gvinea militista registaro proponas transiran registaron
- Politikistoj interkonsentas pri divido de potenco
- Neĝoj de Kilimanĝaro malaperos post 20 jaroj...
- Gvidanto de Suda Sudano alvokas al sendependeco
- Kenjo lanĉos nombradon de samseksemuloj
- Zimbabvo blokas torturfakulon de UN
La mondo en bildoj
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Kenjo lanĉos nombradon de samseksemuloj |
|
|
| Afriko - Socio |
![]() KENJO - 29-an de oktobro, 2009.Kenjo intencas efektivigi nombradon de sia geja loĝantaro, provante fortikigi la batalon kontraŭ Aidoso, malgraŭ tio, ke samseksemeco estas kontraŭleĝa en la lando. Nicholas Muraguri, estro de "Nascop", kenja programo de lukto kontraŭ Aidoso, diris, ke la registaro devu etendi la manon al la geja komunumo. Li diris, ke gejuloj suferas mankon de informoj pri la malsano.
Sed analizistoj diras siaflanke, ke multaj gejuloj certe timos esti montritaj publike, en lando kie samseksemeco foje kaŭzas prizonpunon. Sro Muraguri cedis, ke preciza kalkulo estas neverŝajna. Sed li diris al la Afrika Reto de la brita BBC, ke akiri pli klaran ideon pri la nombro de samseksemuloj estus grandega helpo kun ekzemple celataj intervenoj kiel disdonado de kondomoj. Li diris, ke la enketo celos gejajn virojn kiuj identigas unu la aliajn, kaj respondeculoj faros HIV-testojn kaj provizos ilin per informoj pri sekura seksa praktiko."Kenjanoj ne povas efektive simple diri, ke la geja komunumo restas izolita ie en angulo. Ili estas parto de nia vivo" li diris. "Ĉi tiu grupo devas esti atingita per informoj kaj servoj, tiel ke ili scipovos protekti sin de infektiĝo." Analizistoj asertas, ke Kenjo progresis en sia batalo kontraŭ Aidoso : unu el 10 homoj (10%) havis la viruson en la malfruaj 1990-aj jaroj, indico kiu nun falis al 6%. Tiu nombrado, kiu komenciĝos en junio venontjare, estos la unua tia en Afriko. Sed Kenjanoj estas dividitaj pri ties efiko, kaj iuj loĝantoj en la ĉefurbo ne kredas, ke tio helpos al redukti la disvastigon de Aidoso. Gejaj Kenjanoj diris, ke ili akceptas esti kalkulitaj, sed sole se ilia identeco restas protektita. Samseksema agado estas punebla per 14 jaroj en prizono en Kenjo. |





KENJO - 29-an de oktobro, 2009.
