Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Prizonpuno por dum-ramadana manĝinto |
|
|
| Afriko - Socio |
![]() MAROKO - 21-an de septembro, 2009.Marokanino, kiu provis abolicii la malpermeson manĝi publike dum la periodo de Ramadano, la Islama monato de fastado, nun alfrontas minacojn de mortigo. Umar kaj ŝiaj ses kolegoj, deklaras, ke ili ne estas oponantoj de Islamo, sed ili estis detenataj ekde dimanĉo ĉar ili volis manĝi tage en publika loko. Ĝis la fino de Ramadano dum taglumaj horoj estas malpermesite manĝi kaj trinki, kaj ne nur publike. Esceptoj povas esti en iuj Islamaj landoj, sed sole por eksterlandanoj, sed tamen al tiuj estas rekomendite submetiĝi al kutimoj en publikaj lokoj, kaj sekve eviti manĝi. Umar fondis la grupon, kiu nomiĝas "Movado por la protekto de alternativaj individuaj liberecoj". Ĉe Facebook ŝi jam havas 1200 geamikojn. Lastan dimanĉon ili volis renkonti subtenantojn ĉe la stacio de Casablanca, kaj manĝi, sed la polico antaŭe malhelpis, ke ili tion faru. Umar jam ricevis proksimume cent minacojn de morto. La grupo sendis komunikaĵon, laŭ kiu ili estas afable traktitaj de la polico kiu arestis ilin, sed dumtage ili ne ricevis manĝaĵojn. Neniuj enkarcerigitoj estas akuzitaj. "Ni ne kontraŭas Islamon", deklaras Umar, "ni nur volas antaŭenigi individuan liberecon". La maroka leĝaro punas malobservon de la manĝ-malpermeso dum Ramadano per monpunoj kaj foje eĉ per sesmonata kondamno al enprizonigo. Fonto : BBC |





MAROKO - 21-an de septembro, 2009.
Ĝis la fino de Ramadano dum taglumaj horoj estas malpermesite manĝi kaj trinki, kaj ne nur publike. Esceptoj povas esti en iuj Islamaj landoj, sed sole por eksterlandanoj, sed tamen al tiuj estas rekomendite submetiĝi al kutimoj en publikaj lokoj, kaj sekve eviti manĝi. 