Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Atakoj kaj masakroj interreligiaj en Niĝerio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
NIĜERIO - 27-an de julio, 2009.

Islamismaj batalantoj okazigis tri atakojn en norda Niĝerio kiuj postlasis dekojn da mortintoj, proksimume 150 estis mortigitaj en du tagoj. Fremda reportero de la brita BBC kalkulis 100 korpojn, plejparte de batalantoj, apud la polica sidejo en Maiduguri, ŝtato de Borno, kie centoj estas fuĝantaj iliajn hejmojn.

Atestantoj diris al la BBC, ke interpafado furiozis kelkajn horojn en Potiskum, en la ŝtato de Yobe kaj policejo estis incendiita. Kelkaj batalantoj sekvas predikiston kiu kampanjas kontraŭ okcidentaj lernejoj. La predikisto, Mohammed Yusuf, diras, ke okcidenta edukado kontraŭas Islaman instruadon. Tie ankaŭ ekestis atakoj en Wudil, 20 km de Kano, la plej granda urbo en norda Niĝerio.

Elirmalpermeso estas efektivigita en Bauchi, la scenejo de la dimanĉa perforto. La leĝo laŭ la Islama Ŝario estas instalita trans norda Niĝerio, tamen estas nenia rakonto pri perfortoj en la lando ligitaj al al-Kaida. La 150 milionoj da enloĝantoj de Niĝerio estas fenditaj preskaŭ egale inter Islamanoj kaj Kristanoj kaj la du grupoj ĝenerale vivas pace kune, malgraŭ fojaj ekaperoj de intergentaj atencoj.

Batalantoj skandantaj "Dio estas granda" atakis la policejon de Potiskum je proksimume 02:15 loka tempo (01:15 UT) - la sama tempo kiam la rastado estis lanĉita en Maiduguri. La policejo kaj najbaraj konstruaĵoj en Potiskum estis alniveligitaj grunden, vidatestintoj diras. Estas nekonfirmitaj informoj pri pli da mortoj en Maiduguri, kaj ankaŭ eskapoj el prizono en la urbo. En Wudil, tri homoj estis mortigitaj kaj pli ol 33 arestitaj. La altranga policisto en Wudil estas vundita.

Sekureco onidire estas plifortigita en la ŝtato de Altebenaĵo, sude de Bauchi, kie centoj estis mortigitaj en bataloj inter Islamanoj kaj Kristanoj pasintjare. La sekurecfortoj konfirmis tiujn lundajn atakojn sed ne donis informon pri nombro de viktimoj. Kuracaj fontoj diris al la BBC, ke du policistoj estis transportitaj al hospitalo en Potiskum.

Sron Yusuf kaj sian sekvantaron en Bauchi oni nomas Boko Haram, kiu signifas "Edukado estas malpermesita". Ili atakis policejon dimanĉon post kiam iliaj gvidantoj estis arestitaj. Korespondantoj diras, ke la grupo estas vidita loke kiel franĝa grupo kaj ĝi  vekis suspekton pro ĝia varbado de junuloj, kaj ĝia kredo, ke okcidenta edukado, okcidenta kulturo kaj scienco estas pekema.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi