eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

    Je la 7-a, Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4. Ĝi subtenas "Severan transportsekurigon je HTTP" kaj aplikprograman interfacon por prilabori sondatumojn.

  • Bulgarian Writer Atanas Seykov Dies at 82

    The Bulgarian writer, publicist and lexicographer Atanas Seykov has passed away at 82 years of age. Seykov was born in 1928 in Sofia. In 1964 he graduated from the Pedagogical Institute in Budapest, majoring in Esperanto studies.

  • Guinness-libro per la plej eta viro en la mondo

    Kolombio eniris en la Libron de Guinness-Rekordoj danke al unu el siaj loĝantoj. Li havas 24 jarojn kaj nomiĝas Edward Nino Hernandez. Temas pri persono kiu multe ŝatas vojaĝi, kiu revas iam koni la tutan mondon, ĝuus la stiradon de Mercedes-aŭto kaj dancas regetonon. Ĉio normale sed Edward estas la plej eta homo de la mondo.

  • Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO

    Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn.

  • Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

    Hieraŭ Mozilo faris 5 korekteldonojn de siaj "Gecko"-bazitaj programoj (SeaMonkey, Thunderbird, Firefox). Krom korektoj, du el la eldonoj subtenas enkadrig-malpermeson aktivigeblan de retejestroj.

Politiko
Kenjo aprobas novan konstitucion Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
KENJO - 28-an de aŭgusto, 2010.


La prezidento de Kenjo ĵus subskribis leĝon pri nova konstitucio, kiu grave ŝanĝos strukturon de potenco en tiu orientafrika lando. En referendumo pli frue ĉi tiun monaton, preskaŭ 70% de kenjaj balotantoj aprobis la novan konstitucion kiu traktas korupton, kaj politikan mecenatecon.
 
Zuma abolicias tradiciajn monarĥiojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
SUDAFRIKO - 04-an de aŭgusto, 2010.

La prezidento Jacob Zuma diris, ke la duonigo de la nombro de tiuj reĝlandetoj ĝustigos "la maljustaĵojn de la pasinteco". La zulua reĝo Goodwill Zwelithini kaj la ksosa reĝo Zwelonke Sigcau interalie troviĝas inter la sep kiuj restos sialoke. La aliaj ses monarĥioj finiĝos kiam la aktuale oficanta reganto mortos, Sro Zuma diris al reporteroj.
 
Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
TOGOLANDO - 07-an de marto, 2010.

La ĉefa kontraŭstara partio en Togolando diras, ke ĝi ne agnoskas la rezulton de la balotado kiu revenigis la prezidenton Faure Gnassingbe al potenco. La "Unio de Fortoj por Ŝanĝo" (france UFC) diris, ke estis vasta fraŭdo kaj ĝi planas defii la rezulton en Konstitucia Tribunalo de la lando. La opozicia partio deklaris, ke sia gvidanto, Jean-Pierre Fabre, gajnis la voĉdonadon kaj formos la sekvantan registaron.
 
Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 45
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
RUANDO - 03-an de marto, 2010.

La vidvino de la eksa ruanda prezidento Juvénal Habyarimana, kies murdo ekkaŭzis la fifaman ruandan genocidon, estis arestita en Francio. Agathe Habyarimana estas akuzita de la nuna ruanda registaro, ke ŝi helpis plani la genocidon de 1994, kaj longe estis serĉita de prokuroroj tie. Sinjorino Habyarimana, kiu vivas en Francio de pluraj jaroj, neas la akuzojn.
 
Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
SUDANO - 24-an de februaro, 2010.

La sudana prezidento Omar al-Baŝir subskribis interkonsenton pri batalhalto kun unu el la ĉefaj ribeluloj de Darfur, la kapo de la grupo nomata "Movado pri Justico kaj Egaleco" (Jem). La interkonsento pri potenco-divido subskribita en Kataro estas vidita kiel grava paŝo al paco, kvankam la alia ĉefa ribela grupo rifuzis eniri paroladojn. La grupo Jem diris, ke ĝin nun respektos batalhalton, ekde noktomezo loka tempo.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL