Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Niĝerio : ege dividita lando PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko

NIĜERIO - 21-an de aprilo, 2011.

En la ŝtormeca etoso post la prezidentaj elektoj en la nordo de Niĝerio mortis pli ol 200 personoj, kaj pli ol milo da ili estis arestitaj, anoncis merkredon la organizo por la protekto de homaj rajtoj CRC.



"En la tuta regiono mortis pli ol 200 personoj, laŭ grupo de "Civil Rights Congress" (CRC), deklaris la estro de la neregistara organizo, raportas la agentejo AFP.  Pli ol 1000 personoj estis jam arestitaj nur en la urbo de Kaduna, kie la polico ĉiun tagon faras sian eblon por revenigi trankvilon.

La aŭtoritatoj anoncas, ke la nombro de viktimoj en la konflikto inter islamanoj kaj kristanoj nun ne plu altiĝas, ĉar ili volas eviti la reprezaliojn. La Ruĝa Kruco asertas, ke 410 personoj estis vunditaj... Kontraŭstaraj movoj aperis dimanĉon post la eldiroj pri fraŭdo dum la prezidentelektoj, sukcesintaj de la eks-prezidento Goodluck Jonathan, kristano el la sudo de Niĝerio.

Lia ĉefa rivalo, la generalo Mohammed Buĥari, islamano el la nordo de Niĝerio, kontestis la rezultojn de la elektoj, sed vokis al fino al de la konflikto pro ​​kiu jam suferis almenaŭ 40 000 personoj.

Laŭ la observantoj, la elektoj efektiviĝis lastan sabaton, kaj estis la plej regula kaj laŭleĝa de jardekoj en tiu lando de Afriko kie vivas 150 milionoj da loĝantoj. La rezultoj montras grandan dividon, ĉar la 68-jara Buĥari ricevis plimulton de voĉdonojn en la nordo kun islama plimulto, dum la 53-jara Jonathan ricevis plimulton de voĉdonoj en la kristana sudo de la lando.

 

 

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi