Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ribelo plu daŭras en Libio |
|
|
|
| Afriko - Politiko |
![]() LIBIO / NEDERLANDO - 04-an de marto, 2011.Armitaj homoj prenis tri nederlandajn soldatojn lastan dimanĉon dum la evakuo de civiluloj el Libio, anoncis ĵaŭdon la nederlanda ministerio pri Defendo. Funkciulo de la nederlanda mararmeo konfirmis la areston de tri membroj de la nederlanda infanterio, skribas la ĵurnalo "De Telegraaf". Tiujn tri nederlandajn soldatojn haltigis persono armita de la kolonelo Kadafi dum ili partoprenis la evakuon de du Eŭropanoj, kies identecon ne estis malkaŝita. Nederlandaj soldatoj estis atakitaj post la alteriĝo de sia helikoptero. Du libiaj civiluloj estis prenitaj al la nederlanda ambasado kaj ili forlasis la landon, laŭ "De Telegraaf". Laŭ la nederlanda ministerio pri Defendo, estas intensivaj intertraktadoj por liberigi la soldatojn, laŭ la agentejo ANP. Infanterio kaj helikopteroj estis metitaj sur la nederlanda fregato Tromp. La ŝipo kiu direktis sin al Somalio kadre de la lukto kontraŭ piratoj, la 24an de februaro estis delokita al la libia marbordo, cele al evakuado de eŭropaj civiluloj . Pro sekurecaj kialoj, la malsukceso de la evakuo kaj la aresto de la nederlandaj soldatoj ne estis signalitaj pli frue. Pluraj landoj lanĉis tiujn lastajn tagojn vastan operacon de evakuo de la fremduloj el Libio. Dume, la bombadoj en Libio daŭras. Bombita estis milita kampo en la urbo Ajdabijiah, alia granato estis lanĉita inter la instaloj de la flughaveno kaj al la urbo al-Brega. La brita BBC raportas pri eblaj viktimoj en la unua urbo, dum en al-Brega ne estas vunditoj nek damaĝoj. Al-Brega estis falis al la manojn de la ribelintoj, hieraŭ posttagmeze. La registaraj fortoj fidelaj al Kadafi kunvenis en la urbo Raz Lanuf, kie ili prepariĝis por ataki. Proparolanto de la libia registaro, Ibrahim Moussa, neis tiujn aerfrapojn. Muammar Kadafi akceptis proponon de la prezidento de Venezuelo, Hugo Chávez, por mediacio en la politika krizo en Libio, Al Jazeera raportis. La ĵurnalistoj raportis, ke la venezuela ministro pri fremdaj Aferoj Nicolás Maduro parolis ĉi-rilate kun la prezidento de la Araba Ligo, Amr Moussa, kaj ilia respondo estas atendita hodiaŭ. Mustafa Abdel Ĝalil, estro de la opozicio (nacia konsilio de Libio), malakceptis ĉiun intertraktadon kun la kolonelo Kadafi. Intertraktadoj devus inkluzivi komisionon de funkciuloj el Latin-Ameriko, el Eŭropo kaj Mezoriento, kiu estus en la intertraktoj inter la ribeluloj kaj Kadafi. Ankaŭ legu :
|





.jpg)
LIBIO /
NEDERLANDO - 04-an de marto, 2011.
Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.