Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
"Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
LIBIO - 24-an de februaro, 2011.


La eksa libia Ministro pri Justico Mustafa Abdel Ĝalil deklaris, ke la libia gvidanto Muammar Kadafi, kiu nun alfrontas ribelon en la lando, faros suicidon kiel Hitler. "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj. Li agos kiel Hitler kaj mortigos sin, " li diris en intervjuo kun sveda ĵurnalo "Expressen" en hodiaŭa publikaĵo.

La eksa ministro decidis eksiĝi en protesto "kontraŭ la troa uzo de forto kontraŭ protestantoj." Merkrede, en eksklusiva intervjuo eldonita hodiaŭ sur la retejon de la gazeto, la eksa ministro diris, ke li havas indicon laŭ kiu Kadafi ordonis la atenton en Lockerbie. En la atako sur la aviadilo Boeing 747 de la flugkompanio PanAm super la urbeto Lockerbie, Skotlando la 21-an,de decembro 1988. En la jaro 2001 estis kondamnita la libia Abdelbaset al-Megrahi, pro mortigo de 270 personoj, plejparte usonanoj.

La eksa ministro ankaŭ vokis al la libia diplomataro subteni la ribelon. "Nun estas tempo, ke ĉiuj diplomatoj en Svedio kaj ĉiuj tra la tuta mondo sin mem apartigas de ĉi tiu reĝimo. Ili restu en siaj postenoj kaj atentigas pri la fremda nacio," diris Mustafa Abdel Ĝalil. Mustafa Abdel Ĝalil multfoje kritikis la reĝimon kaj postulis enketon en la masakro ĉe la prizono de Abu Salim en la jaro 1996 en kiu supoze mortis 1200 homoj.
 

Komentoj  

 
+1 # Kastel 2011-03-02 13:43 Estas hontinde ke la internacia komunumo nur nun komencas prizorgi la homajn rajtojn piedpremitajn en Libio kvazaux tia krimo komencigxintus hieraux. Cxu nur minaco perdi nafton kaj gason havas kapablon skui la konsciencojn? Ve!
Ni ja bezonas alian mondon.
Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi