Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
EBURA BORDO - 20-an de oktobro, 2010.


Prezidenta kampanjado ekkomenciĝas en Ebura Bordo, kie tri politikaj gravaj kandidatoj estos konkurantaj por tiu pinta posteno de la lando. La nuna prezidento Laurent Gbagbo staras unuarange en opinisondoj antaŭ la voĉdonado de la 31-a de oktobro, sed li estas de proksime sekvata de la iama prezidento Henri Konan Bedié kaj eksa ĉefministro Alassane Ouattara.

Ĉiuj jam estis neoficiale kampanjantaj de monatoj, sed kiam la oficiala kampanjoperiodo estis lanĉita ĉe noktomezo  ĵaŭdon, centoj de subtenantoj de Gbagbo estis jam en la stratoj ŝmirantaj afiŝojn.

Aŭtoj kaj kamionoj kun la afiŝoj surbendigitaj ĉe la flanko trairis la stratojn kun juna homoj portantaj la T-ĉemizon de la kampanjo. Sed tamen krom tiu eksplodo de sono kaj koloro, la kampanjoj mem estas kvieta. El la "grandaj tri", nur Ouattara okazigis renkontiĝon, dum Bedié restis hejme kaj Gbagbo vizitis la okcidentan urbon Man.

Ouattara instaliĝis en ŝika hotelo en Abiĝano, kaj promesas malcentralizi la administron, konstrui hospitalojn, universitatojn, novajn vojojn kaj havenojn. Siaflanke Gbagbo estas ankaŭ multe promesas...

Dum observiĝas ĉiujn signojn de politika kampanjo laŭ la okcidenta stilo, observantoj maltrankviliĝas, ke la voĉdono tamen daŭrigos la afrikan stilon en voĉdonado, tio estas, voĉdonado laŭ etnaj linioj.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi