Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ? |
|
|
|
| Afriko - Politiko |
![]() SUDANO - 07-an de oktobro, 2010.Delegacio de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj iras al Juba, al Darfuro kaj al Ĥartumo, kun la objektivo meti premon sur la sudanajn gvidantojn, por ke referendumo pri la sendependeco de Suda Sudano estu organizita laŭ la plano, la 9-an de januaro 2011. La 4-an de oktobro 2010, Ali Osman Taha, la dua sudana vicprezidento deklaris, ke la referendumo kiu ankaŭ devas koncerni la estontecon de la regiono de Abyei, ne okazos, se elstaraj demandoj ne estos reguligitaj. Jam reprezentantoj de la du partoj (nordistoj kaj sudistoj) komencis debatojn en la najbara etiopia ĉefurbo. Sed multnombras la malkonsentoj. Unue staras nesolvita demando : kiu ĝuos voĉdonrajton ? La referenduma leĝo aprobita en decembro 2009 de la sudana Parlamento ne specifis tion. Rezulto : La tribo de Misseriya, arabaj islamaj bredistoj kiu havas rajton de paŝtado en la teritorio de Abyei postulas sian partoprenon en referendumo, same kiel la Ndinka Ngok, kristanaj kultivistoj kiuj konsistigas la ĉefan komunumon de ĉi tiu regiono. La Ndinka (ankaŭ "Dinkaoj") estas plejparte favoraj al la sendependeco de Suda Sudano. La Misseriya male kontraŭas la disigon de la lando. Alia demando estas tiu pri la landlimo kiu povus esti kontestata. En la paco-interkonsento de 2005, la regiono de Abyei estas difinita kiel la naŭ gubernioj de la Ndinka Ngok asignitaj al la provinco de Kordofan en 1905. La aŭtoritatoj de Ĥartumo povus postuli, ke oni revenu al la norda-suda limo de januaro 1956, dato de sendependeco de Sudano.Specialistoj de la regiono opinias, ke la Nordo multon perdos en kazo de disigo de Sudano. Precipe ĉar petrolkampoj troviĝas en la Sudo. Kaj nordistoj volos akiri kompenson pro la perdo. Petrolo troviĝas en la Sudo, sed ĝi devas esti transportita tra la Nordo al la haveno de Port-Sudan, ĉe la Ruĝa Maro. La gravaj internaciaj organizaĵoj kaj landoj povus premi, por ke la interkonsento pri financa disdonado ne estu malavantaĝa al la nordistoj. Pri la nacia ŝuldo de Sudano, taksita je pli ol 30 miliardoj da usonaj dolaroj, rabato aŭ eĉ totala forigo estus vera malpezigo por Ĥartumo. Fine, nur tri monatojn antaŭ la voĉdonado, nordistoj kaj sudistoj kiuj administras la regionon de Abyei ankoraŭ ne sukcesis nomumi la membrojn de la komisiono kiu devos okazigi la referendumon. La reprezentantoj de la du partoj kiuj nunmomente diskutas en la najbara Etiopio absolute devos rompi la blokiĝon, por ke Abyei ne iĝu (kiel timas certaj observantoj), la "Kaŝmiro de Afriko", aludo al la teritorio kiun postulas Barato kaj Pakistano. Legi plu pri Suda Sudano (anglalingve) |






SUDANO - 07-an de oktobro, 2010.
Alia demando estas tiu pri la landlimo kiu povus esti kontestata. En la paco-interkonsento de 2005, la regiono de Abyei estas difinita kiel la naŭ gubernioj de la Ndinka Ngok asignitaj al la provinco de Kordofan en 1905. La aŭtoritatoj de Ĥartumo povus postuli, ke oni revenu al la norda-suda limo de januaro 1956, dato de sendependeco de Sudano.