Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Etiopia opozicia gvidantino liberigita PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
ETIOPIO - 07-an de oktobro, 2010.


La etiopia opozicia gvidantino Birtukan Mideksa estis liberigita el prizono. Ŝia elkarcerigo okazas kvar monatojn post la tre grava venko de la registaro en balotadoj. Ŝi estis unu el pluraj kontraŭstaraj gvidantoj kondamnitaj al vivdaŭra mallibereco post la voĉdonado de 2005. Ili estis poste pardonitaj, sed Sinjorino Birtukan estis denove arestita pro malobservo de kondiĉoj de ŝia elkarcerigo.

"Mi estas tre trankviligita," ŝi diris al la brita BBC ĉe ŝia hejmo en la ĉefurbo, kie amasoj kunvenis por bonvenigi ŝin. Mideksa Birtukan diris, ke ŝi estis liberigita ĉar ŝi petis pardonon. "Prizono estas tre horora loko, precipe la tempon kiun mi pasigis sola," ŝi diris. "Nun mi estas libera, mi iras reen al mia familio kaj mia filino, mi estas tre trankvila."

Centoj de ŝiaj subtenantoj komencis ekĝoji kaj kanti kiam ŝi alvenis hejmen per aŭto, akompanita de ŝia patrino kaj juna filino. Mideksa Birtukan estas eksa juĝistino kaj estis unu el la plej junaj kaj plej karismecaj gvidantoj de la koalicio kiu rivecis bonajn rezultojn kontraŭ la reganta partio en la balotadoj de 2005.

Meles Zenawi estis enoficigita por sia kvara kvin-jara mandato kiel ĉefministro lastan lundon, sekve de superforta venko de sia partio en majo. Sed la Eŭropa Unio kaj usonaj observantoj diris, ke la voĉdonado ne respektis internaciajn normojn.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi