Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| La ĉefministro de Somalio eksiĝas |
|
|
|
| Afriko - Politiko |
![]() SOMALIO - 22-an de septembro, 2010.La ĉefministro de Somalio eksiĝas pro povolukto kun la prezidento de la lando. La prezidento Ŝarif Ahmed kaj sia registaro subtenata de UN estas batalanta Islamisman grupon al-Ŝabab por rego de la ĉefurbo Mogadiŝo. Korespondantoj diras, ke lia kverelado kun la ĉefministro malhelpis la batalon kontraŭ la insurekcianoj. Omar Abdiraŝid Ali Ŝarmarke estis sub intensa premo eksiĝi jam de kelkaj monatoj. Li diris, ke li estas "nekapabla labori kun la prezidento". Malmulte probable ŝanĝiĝos sur la tereno rezulte de la eksiĝo. Tamen, li diris, ke tio povus veni kiel frapo al la insurekcianoj kiu estis feliĉaj pro la politika tumulto en la lando. Islamismaj radikaluloj nun regas plejparton de suda kaj centra Somalio kaj la registaro, subtenita de la Afrika Unio, regas nur super kelkajn partojn de la ĉefurbo. Somalio restas turmentita de konflikto ekde la iama prezidento Siad Barre estis elpelita en 1991.Sed insurekcianoj de la grupo al-Ŝabab, ligita al al-Kaida ĵus intensigis sian militan kampanjon. Antaŭe ĉi tiun monaton, suicidaj bombistoj atakis la flughavenon de Mogadiŝo, mortigante du soldatojn de la Afrika Unio kaj multajn civilulojn. Sinjoro Ŝarmarke decidis eksiĝi, por la bono de la nacio, asertas li. "Post kiam mi vidis, ke la politika tumulto inter mi kaj la prezidento kaŭzas sekurecan senŝirmecon, mi decidis eksiĝi por savi la nacion kaj doni ŝancon al aliaj," li diris al reporteroj. La prezidento Ahmed dankis lin pro lia "kuraĝa decido". La du gvidantoj disputis inter alia pri nova projekto de konstitucio. Voĉdono de konfido al la ĉefministro devis okazi pĉe la semajnfino sed estis prokrastita. En majo, Sinjoro Ŝarmarke malakceptis kiel kontraŭkonstitucia voĉdonon de parlamento kiu petis lin eksiĝi . La prezidento Ahmed nun laŭatendite devas nomi novan ĉefministron kaj la nunan ministraron perdos siajn postenojn. |






SOMALIO - 22-an de septembro, 2010.
Islamismaj radikaluloj nun regas plejparton de suda kaj centra Somalio kaj la registaro, subtenita de la Afrika Unio, regas nur super kelkajn partojn de la ĉefurbo. Somalio restas turmentita de konflikto ekde la iama prezidento Siad Barre estis elpelita en 1991.