Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Itala fiŝkapta ŝipo alpafita de libia armeo |
|
|
|
| Afriko - Politiko |
![]() LIBIO / ITALIO - 16-an de septembro, 2010.Oficiale, estas nun neniu problemo pri la okazaĵo, krom por Gaspare Marrone, la estro de la fiŝkapta ŝipo Ariete, 32 metrojn longa, kiu estis alpafita tiun lundon 13-an de septembro, de patrolŝipo de la libia armeo en la Golfo de Sirto, kelkajn 50 km de la afrika marbordo. Libio pardonpetis pro la afero. La itala ministro pri Enlandaj Aferoj, Roberto Maroni, parolis pri "incidento", klarigante, ke la Libianoj kredis vidi boaton de enmigrantoj. Kaj la ministro pri Fremdaj Aferoj, Franco Frattini siaflanke opiniis, ke "tiu afero nenion ŝanĝos en rilatoj" inter ambaŭ landoj. Sed la fiŝkaptisto el Mazara del Vallo (Sicilio) ne akceptas tiujn klarigojn, kaj tenas malagrablan impreson, ke li kaj siaj skipanoj estis alpafitaj kiel en stando de kermeso : "...Sed kia incidento ?" diras li sufokante. 'Maroni diras tion, kion li deziras. Sed ne eblas, ke Libianoj konfuzis nin kun kontraŭleĝaj enmigrantoj. Mi parolis per radio kun la komandanto de la patrolŝipo, kaj mi diris al li tre klare, ke ni estas Italoj. Dum dek minutoj, ni travivis veran inferon. Ili pafis rekte al ni..." Kaj, efektive, fotoj publikigitaj en la gazetaro, mardon 14-an de septembro, estas tre klaraj kaj montras la hulon de la ŝipo Ariete kun kuglotruoj kaj kiu similas al kribrilo.Pligraviganta cirkonstanco : la libia patrolŝipo estas unu el la kvin liveritaj de Italio en sia iama kolonio kiel parto de amikeca traktato, kiu ligas ambaŭ landojn ekde aŭgusto 2008. Sur la libia ŝipo estis ankaŭ pluraj italaj militistoj. "Ili tamen ne estis skipanoj", Sro Maroni argumentas. En ilia interkonsento, Italio promesis helpi Libion elrigardi kaj kontroli marbordojn el kie multenombraj elmigrantoj provas iri al Eŭropo, kaj disponigi al ĝi ekipaĵojn kaj teknikan helpon. Ĉi tiu afero estas ja ĝena por la itala registaro, ĉar ĝi okazas nur kelkajn tagojn post tre polemika vizito de Muammar Kadafi al Romo, la kvara vizito en 18 monatoj. Dum tiu lasta vizito la "Gvidanto de la Revolucio" metis sian gastiganton en embarason kiam li multobligis la nombron de siaj provokaj komunikaĵoj pri Islamo "estonta religio de Eŭropo". La itala politika kontraŭstaro kaj la katolika Eklezio riproĉis al la itala ĉefministro Berlusconi, ke li tute silentis pri tiuj deklaroj, ĉar li ne volis endanĝerigi subskribon de gravaj komercaj kontraktoj. Pretere, ĉi tiu pafado al itala ŝipo en mediteranea Maro denove enlumigas la problemon pri la libiaj teritoriaj akvoj. Libio konsideras, ke la Golfo de Sirto estas parto de sia teritorio, sed la internacia komunumo rifuzas tion akcepti. En lastaj jaroj jam okazis tiaj incidentoj, precize kvar ekde 2006. Ĉiun fojon faris italaj aŭtoritatoj sian eblon por premi Sron Kadhafi kaj liberigi la italajn ŝiposkipanojn. Laŭ la ministro Frattini, "interkonsento pri fiŝkaptado" estu subskribita kiel eble plej rapide. Ankaŭ legu :
|






LIBIO /
ITALIO - 16-an de septembro, 2010.
Sed la fiŝkaptisto el Mazara del Vallo (Sicilio) ne akceptas tiujn klarigojn, kaj tenas malagrablan impreson, ke li kaj siaj skipanoj estis alpafitaj kiel en stando de kermeso : "...Sed kia incidento ?" diras li sufokante. 'Maroni diras tion, kion li deziras. Sed ne eblas, ke Libianoj konfuzis nin kun kontraŭleĝaj enmigrantoj. Mi parolis per radio kun la komandanto de la patrolŝipo, kaj mi diris al li tre klare, ke ni estas Italoj. Dum dek minutoj, ni travivis veran inferon. Ili pafis rekte al ni..." Kaj, efektive, fotoj publikigitaj en la gazetaro, mardon 14-an de septembro, estas tre klaraj kaj montras la hulon de la ŝipo Ariete kun kuglotruoj kaj kiu similas al kribrilo.