Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Kenjo aprobas novan konstitucion |
|
|
| Afriko - Politiko |
![]() KENJO - 28-an de aŭgusto, 2010.La prezidento de Kenjo ĵus subskribis leĝon pri nova konstitucio, kiu grave ŝanĝos strukturon de potenco en tiu orientafrika lando. En referendumo pli frue ĉi tiun monaton, preskaŭ 70% de kenjaj balotantoj aprobis la novan konstitucion kiu traktas korupton, kaj politikan mecenatecon. La referendumo kiu okazis en paca etoso tre forte kontrastas al tre kontraŭitaj ĝeneralaj balotadoj en 2007, kiuj degeneris al semajnoj de perforto en kiu almenaŭ 1,300 loĝantaro estis mortigita. Sed Mutula Kilonzo, la ministro pri Justico, diris, ke la aprobo de la nova konstitucio signifos "renaskiĝon" por Kenjo. La nova leĝo celas doni pli da potenco al lokaj registaroj kaj garantii la liberecon de esprimo laŭ leĝo pri civitanaj rajtoj. Ĝi ankaŭ tranĉos grandegajn povojn de la prezidento, instalonte US-stila prezidenta sistemo de kontroloj kaj ekvilibroj. Speciala komisiono, kun povo redoni kontraŭleĝe akiritajn nemoveblaĵon, estos instalita sekve. Kvankam atendoj ke la nova konstitucio alportos ŝanĝon estas altaj, Paul Muite, laŭleĝa analizisto, diris, ke la efektivigo de la nova konstitucio ne povus esti facile. "La defio estas daŭri kun civita edukado por ke homoj ne atendu tujajn solvojn. Vivo ne ŝanĝiĝos subite ĉar ni havas novan konstitucion," li diris. "Mi havas demandojn pri la kapablo aŭ politika volo de la nuna granda koalicia reĝimo fidele kaj plene efektivigi la konstitucion. Ni probable vidos situacion kie ili estos elektemaj sur tiuj kondiĉoj de la konstitucio kiun ili povas efektivigi ĉar ĝi ne tuŝas al iliaj propraj interesoj."Pluraj afrikaj ŝtatestroj ĉeestis la ceremonion, inter aliaj Omar al-Baŝir, la prezidento de Sudano, kiu estas serĉata pro militaj krimoj de la Internacia Krima Tribunalo (IKT). La grupo pri Homaj Rajtoj Human Right Watch antaŭe petis al kenjaj aŭtoritatoj "aresti lin aŭ bari lian eniron" se li ĉeestos la ceremonion. Kenjo estas subskribinto de la IKT-traktato kaj, en teorio, estas laŭleĝe devigita aresti la prezidenton al-Baŝir, kaj transdoni lin al la IKT. La nova konstitucio estis kerna kondiĉo de la interkonsento pri povo-divido decidita en 2008 inter Kibaki kaj Raila Odinga, ĉefministro de Kenjo kaj eksa kontraŭstara gvidanto. Ambaŭ gvidantoj subtenis la konstitucion en la referendumo. La kampanjintoj kontraŭ enkonduko de tiu nova konstitucio argumentis, ke la teksto donas preferon al islamanoj, abortigo kaj certaj triboj... |





KENJO - 28-an de aŭgusto, 2010.
Speciala komisiono, kun povo redoni kontraŭleĝe akiritajn nemoveblaĵon, estos instalita sekve. Kvankam atendoj ke la nova konstitucio alportos ŝanĝon estas altaj, Paul Muite, laŭleĝa analizisto, diris, ke la efektivigo de la nova konstitucio ne povus esti facile. "La defio estas daŭri kun civita edukado por ke homoj ne atendu tujajn solvojn. Vivo ne ŝanĝiĝos subite ĉar ni havas novan konstitucion," li diris. "Mi havas demandojn pri la kapablo aŭ politika volo de la nuna granda koalicia reĝimo fidele kaj plene efektivigi la konstitucion. Ni probable vidos situacion kie ili estos elektemaj sur tiuj kondiĉoj de la konstitucio kiun ili povas efektivigi ĉar ĝi ne tuŝas al iliaj propraj interesoj."