Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Satelita fotilo kontrolos afrikajn pluvarbarojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio

KONGO KINŜASA - 18-an de junio, 2008.

Projekto uzi plejlastan fotilon sur satelito por kontroli senarbigajn nivelojn de la Konga baseno en Afriko ĵus estis publikigita. La altkvalita kaj precizega RALCam3 fotilo, realigita de britaj sciencistoj, donos la unuan detalan vidon de la loka indico de arbarperdo. La projekto estas parto de la "Congo Basin Forest Fund" (Fonduso de la Arbaro en Konga Baseno), komuna iniciato de brita kaj norvega registaroj kiu kostos 136 milionojn da eŭroj.

Konga pluvarbaro (Google Earth)La fonduso celas limigi klimatan ŝanĝiĝon kaj malhelpi senarbigon en la regiono. Parolante okaze de la lanĉo de la projekto, la brita ĉefministro Gordon Brown diris : "Ni promesas kunlabori por sekurigi la estontecon de unu el solrestantaj antikvaj arbaroj en la mondo. Ni nepre devas konservi niajn arbarojn kaj ni reduktos tutmondajn emanaĵojn kaj pritraktos klimatan ŝanĝiĝon."

La Konga pluvarbaro estas la dua plej granda en la mondo. Ĝi reprezentas pli ol kvarono de la planeda restanta tropika arbaro. Ĝi ankaŭ estas la hejmo de pli ol 50 milionoj da homoj, kaj ŝirmas proksimume 10 000 speciojn, 1 000 specoj de birdoj kaj 400 tute alispecaj mamuloj. Studo de la Unuiĝintaj Nacioj avertis, ke krom se oni nun agas cele al pritrakto de senarbigo en tiu regiono, pli ol 66% de la pluvarbaro perdiĝos antaŭ 2040.

RALCam3 provizos la observantojn per tre precizaj fotoj, orbitonte 650 kilometrojn super la Tero. Ĉi tiu sistemo ankaŭ havos aliajn aplikojn, kiel ekzemple gvatadon de ekologia ŝanĝo kaj mara polucio.

Vidu ankaŭ :

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi