Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio
KENJO - 08-an de marto, 2011.


Kenjanoj manifestaciis kontraŭ hidroelektra supergranda digo en sia najbara Etiopio pro timo ke ĝi detruos la viveblon de centmiloj da loĝantoj en ambaŭ landoj. Gvidate de la organizo „Friends of Lake Turkana“ (Amikoj de la lago Turkana) la protestantoj marŝis lastan februaran semajnon al la ĉina ambasadejo en Kenjo postulante, ke ĉinaj bankoj kaj firmaoj ĉesigu siajn subtenojn por la digo.

La digo, nomata Gibe 3, estas konstruata trans la rivero Omo, kiu ekfluas en Etiopio kaj estas la precipa fonto por la famkonata lago Turkana de Kenjo. La Omo rivero donas viveblecon al centmil tribanoj en Etiopio kaj Kenjo kaj ankaŭ al multaj aliaj kiuj dependas de la lago Turkano por sia vivsubteno.

Neniuj el ili estis konvene konsultataj pri la digo, kiu baze ŝanĝos la inundan strukturon de la rivero kaj kiu endanĝerigos la komplikajn metodojn regantajn la alternativan kultivadon kaze de inundo. Ambaŭ, la Europa Investo Banko kaj la Afrika Evoluado Banko, decidis ne provizi fonduson por Gibe 3. aŭ Angelei, direktoro of FoLT, priskribis la konstruadon de Gibe 3 kiel la plej teruran socian mal- justecon de nia epoko.

Kune kun Survival, la Kampanjo por la Reformado de la Monda Banko, kun la Koalicio Internaciaj Riveroj kaj kune kun la Kontraŭbalanca Koalicio FoLT kolektiĝis por peticii la ĉesigon de la digo. Hidroelektrikaj digoj estas konstruataj en aŭ proksime de teritorioj de indiĝenaj popoloj ĉie sur la Tero laŭ pli granda ritmo. La raporto de Survival, „Serious Damage“ (grava damaĝo) elmontras la minacon kontraŭ triboj. Aktuale, tri amazonaj indianoj vizitas Eŭropon por altigi la atenton koncerne la digoj minacantaj komunumojn en Peruo kaj Brazilo.

El: Survival International 24/02/2011

Artikolo sendita de Kurt Fischer. Dankon !
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi