Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 10
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio
AFRIKA KONTINENTO - 21-an de oktobro, 2010.

Ŝajnas, ke la afrika kontinento malmulte interesas la ceteran mondon... Tiu ĉi observo ankaŭ (bedaŭrinde) koncernas la gelegantojn de Eventeo. Efektive, ni rimarkas, ke artikoloj pri okazaĵoj el Afriko ĉiam restas la malplej legataj inter ĉiuj. Ni tamen konsideras, ke gravas alporti al niaj gelegantoj novaĵojn el tiu granda, bela mondo, lulilo de Homaro, kiel eble plej regule...

...eĉ se, precipe se temas, kiel ofte, pri katastrofoj...

Inundoj en okcidenta kaj centra Afriko kaŭzis almenaŭ  377 mortojn kaj trafis proksimume 1,5 miliono da personoj ekde la komenco de la pluvsezono en junio 2010, atentigis lastan mardon, la Oficejo pri Kunordigo de Humanitara Aferoj de la Unuiĝintaj Nacioj (angle OCHA). "La jaro 2010 kalkulas la plej grandan nombron de trafitaj personoj, kaj mortintoj pro al inundoj", atentigis OCHA en sia bulteno.

La landoj plej forte trafataj de tiuj mortoj estas Niĝerio (118), Ganao (52), Sudano (50), Benino (43), Ĉado (24), Maŭritanio (21), Burkino (16), Kameruno (13) kaj Gambio (12), aliaj landoj kalkulas po malpli ol 10 mortintoj.

La landoj plej forte trafataj de la inundoj estas Benino (360 000 homoj trafataj), sekvita de Niĝerio (300 000), de Niĝero (226 611), Ĉado (150 000), Burkino (105 481), Sudano (74 970) kaj Maŭritanio (50 815), aliaj landoj kalkulas po malpli ol 50 000 homoj trafataj de la inundoj.

" Ĉi tiuj inundoj pligravigas situacion en Niĝero kaj en Ĉado. Tiuj landoj jam alfrontas gravan manĝaĵokrizon, atentigas la komunikaĵo de OCHA. En Niĝerio, Kameruno, Niĝero kaj Ĉado, pluvoj kaŭzis epidemion de ĥolero. "Cetere, tiu veteraĉo kaj ties konsekvencoj ĝenis la ekstarton de la lerna jaro en pluraj landoj kaj kaŭzis perdojn de sociekonomikaj servojkaj infrastrukturoj domoj kaj agraraj kulturoj ", aldonas OCHA.

En 2009, inundoj mortigis 195 personojn en okcidenta Afriko kaj rekte trafis 823 300 personojn.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi