Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Suda afriko sub inundakvoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Afriko - Natura medio
LANDOJ EN SUDA AFRIKO - 07-an de aprilo, 2009.

Vastaj regionoj de suda Afriko estas frapataj de la plej malbonaj inundoj en 50 jaroj, diras la Internacia Ruĝa Kruco. Kun pli da 100 loĝantoj mortintaj, tuta regiono etentiĝanta sur 1500 km, de Namibio en la okcidento al Mozambiko en la oriento alfrontas altiĝantajn akvojn de pluraj riveroj. La Ruĝa Kruco diras, ke ĝi nur povis atingi malgrandan parton de la pli ol duonmiliono da loĝantoj kiuj jam estis trafitaj.

La Ruĝa Kruco alvokas al internacia helpo por sendi surloken helikopterojn kaj boatojn kiuj ebligos savteamanojn atingi solulajn komunumojn. Matthew Cochrane, de la Internacia Federacio de Ruĝa Kruco, klarigis, ke se la baraĵo de Kariba en Zimbabvo baldaŭ atingas sian plenan kapaciton, aŭtoritatoj tie povos esti devigitaj malfermi la kluzpordojn. Se tio ĉi okazos, Mozambiko estos frapita de murego da akvo kaj probable miloj da aliaj homoj devos esti delokigitaj, li avertis. Preskaŭ 100 000 loĝantoj jam estis senhejmigitaj, li aldonis.

Li diris, ke la inundkavoj laŭkredeble restos dum almenaŭ la sekvantaj kvar ĝis ok semajnoj. Sro Cochrane asertis, ke la akvoj atingis dense loĝatajn komunumojn, ĝis 30 km de la rivero Zambezi, kiuj neniam estis trafitaj de inundoj antaŭe. "Ilin frapis inundoj kaj ili havas neniun naturan reflekson evakui, protekti siajn posedaĵojn kaj trovi pli altan teron," li diris. "Do la inundoj estis precipe malfacilaj por ili kaj tie estas grandega bezono de subteno."

La Ruĝa Kruco deklaris, ke ĝi nur atingis 35 000 personojn tra la regiono per baza humanitara helpo, kiel kontraŭmoskitaj retoj kaj akvopurigaj rimedoj. Ĝi diris, ke peza pluvo daŭre falas en la Demokrata Respubliko de Kongo kaj norda Zambio. Tio ĉi kuntiros pli da akvo malsupren al la rivero Zambezi kaj povus inundi pli orienten al Malavio kaj Mozambiko.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi