Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| En Afriko, mallonge... |
|
| Afriko - Mallonge |
|
La opozicio petas estigon de internacia krimtribunalo por Mugabe. La zimbabva opozicio petis al la sudafrika prezidento Thabo Mbeki interveni kiel mediaciisto sekve de la balotada krizo. La zimbabva registaro antaŭe akuzis Sron Tsvangirai pri perfido. Mr Tsvangirai asertas, ke li gajnis la lastatempan prezidentelekton. La rezultoj ankoraŭ ne estas publikigitaj. Li diris dum gazetara konferenco en Johannesburg : "Ni volas danki al la prezidento Mbeki por ĉiuj liaj penoj sed la prezidento Mbeki devas esti sendevigita je siaj devoj." Li aldonis, ke la zimbabva prezidento Robert Mugabe "ellasis orgion de perforto kontraŭ la homoj". Sro Tsvangirai, gvidanto de la opozicia partio MDC diris, ke la Unuiĝintaj Nacioj devus pripensi la kreadon de tribunalo pri internaciaj krimoj por juĝi fitraktojn de homaj rajtoj en Zimbabvo, kiu similus al tiuj en Siera-Leono kaj la Demokrata Respubliko de Kongo. "Jam nun, nia popolo estas murdita, hejmoj bruligitaj, infanoj molestitaj, virinoj seksperfortitaj," li diris.
Opoziciestro Odinga faras ĵuron de enoficiĝo. La kenja opoziciestro Raila Odinga oficiale fariĝis ĉefministro post ĵuro de enoficiĝo de sia koalicia kabineto de ministroj. La ministerioj estas kerna elemento de la interkonsento pri la divido de potenco kun la prezidento Mwai Kibaki por ĉesigi la postvoĉdonan krizon. Proksimume 1500 homoj mortis kaj 600 000 fuĝis siajn hejmojn en perforto post la disputata prezidenta voĉdonado en decembro. Sro Odinga, kies Oranĝa Demokrata Movado (ODM) estas la plej granda partio en parlamento, diris, ke la prezidentelekto estis falsita favore al Sro Kibaki. La rivaloj subskribis interkonsenton en februaro kiu preskribas egalajn porciojn de potenco. Li diris, ke la plej alta prioritato de sia kabineto estos reloĝigi tiujn, kiuj ankoraŭ loĝas subĉiele pro la perfortoj, kaj omaĝis al la "pacienco" de la kenjaj homoj dum la intertraktadoj. Li promesis "novan, ĉiesan Kenjon". "Ni povas aktuale forsendi la Kenjajn pasintajn malsukcesojn de granda korupto kaj granda tribalismo al niaj historilibroj." La ceremonio estis prezidita de la prezidento Kibaki ĉe Ŝtata Domo, la oficiala loĝejo. |



ZIMBABVO - 17-an de aprilo, 2008.
KENJO - 17-an de aprilo, 2008.