Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Mallonge el Afriko... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Afriko - Mallonge
BOCVANO - 19-an de oktobro, 2009.

La ĉefjuĝisto de Bocvano anoncas, ke la reganta Demokrata Partio de Bocvano gajnis la parlamentan balotadon. La venko alportas al la prezidento Ian Khama aliajn kvin jarojn da regado en la plej granda diamantoproduktisto de la mondo. La DPB ĝis nun gajnis 36 de la 57 seĝoj, kun la kalkulo kompleta en 45 voĉdonaj distriktoj. La ĉefa opozicia partio, la Bocvana Nacia Fronto, kaj la Bocvana Partio de la Kongreso gajnis po kvar seĝojn. La DPB estas reganta ekde sendependeco en 1966.

Legu ankaŭ : "Bocvano voĉdonas en nacia balotado" (16/10/2009)


GABONO - 19-an de oktobro, 2009.

Ali Ben Bongo faris la ĵuron de enoficiĝo kiel gabona nova prezidento, du monatoj post la ege disputata balotado. "Mi deziras Gabonon kie la elitoj cirkulas kaj estas renovigitaj," diris la filo de la iama delonga gvidanto Omar Bongo en sia inaŭgura parolado. La kontraŭstaro protestas post kiam Sro Bongo estis deklarita gajninto, instigante protestojn en kiu kelkaj homoj mortis. Sed lundon, la Konstitucia Tribunalo malakceptis la opoziciajn refutojn kaj proklamis la oficialajn rezultojn.

Legu ankaŭ : "Tumultoj en Gabono post elekto de nova prezidento" (05/09/2009)


RUANDO - 19-an de oktobro, 2009.

Ruanda doktoro estis maldungita de sia laborposteno en franca hospitalo pasintsemajne, post kiam flegistino eltrovis, ke li estas serĉata pro partopreno en genocido. Li protestis pri sia senkulpeco. Eugène Rwamucyo, kiun serĉas Interpol ekde 2006, diris, ke li estas viktimo de maljustico. La aŭtoritatuloj en Ruando asertas, ke la Dro Rwamucyo faris militkrimojn dum la genocido en 1994. La direktoro de la hospitalo en la norda franca urbo de Maubeuge deklaris, ke la tuta komunumo estas ŝokita. La serĉ-anonco de Interpol por Dro Rwamucyo estis publikigita de Ruando. Tio tamen ne estas internacia arestpeto sed tiela anonco bezonas, ke landoj kunlaboru por aresti la suspektaton cele al ekstradicio.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi