Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Humanitara katastrofo en Kongo |
|
| Afriko - Mallonge |
DR KONGO - 31-an de oktobro, 2008.Furioza batalado inter registaro kaj ribelulaj fortoj en la Demokratia Respubliko de Kongo kaŭzis humanitaran katastrofon, la Ruĝa Kruco diras. Diplomata klopodo ekkomenciĝas por ĉesigi la krizon, kiu minacas superbordiĝi en najbara Ruando. Streĉa batalhalto daŭras en la orienta urbo Goma, kien 250 000 homoj fuĝis kiam ribeluloj antaŭeniris. Sed la ribelula gvidanto Laurent Nkunda minacis okupi la urbon krom se blukaskuloj garantias la batalhalton. Mortigoj kaj seksperfortoj laŭ raportoj okazis en Goma kaj helpo ne atingas la delokigitojn. "Oxfam" kaj aliaj eminentaj internaciaj asistagentejoj interrompis siajn operacojn en la urbo, kie la ĉefa hospitalo kaj ankaŭ multaj entreprenoj kaj hejmoj estas prirabitaj. La prioritato aktuale estas provizi la grandan nombron de civiluloj elpelitaj de iliaj hejmoj per manĝaĵo, sukurado, ŝirmejpj kaj ia sekureco. Post kelkaj tagoj da batalado, Laurent Nkunda deklaris batalĉesigon, merkredon, kaj liaj Tuciaj fortoj prenis siajn poziciojn 15 kilometrojn for de Goma, la provinca ĉefurbo de Norda Kivu. Li diris, ke li malfermos "humanitaran koridoron" tiel helpo povos atingi la milojn da homoj enkaptitaj inter liaj fortoj kaj UN-soldatoj kiuj subtenas registarajn soldatojn en la urbo. Pri granda parto de la prirabado oni kulpigas retiriĝantajn kongajn soldatojn. La UN eble repostenigos siajn 17 000 soldatojn en DR Kongo, la plej granda UN-forto en la mondo, por fortikigi ĉirkaŭ 5 000 interpacigistojn en la urbo. Ĉar la batalhalto tenadis frue vendredon, diplomatia peno ekkomenciĝis por solvi la krizon. La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Kimoon sendis delegitojn al ambaŭ DR Kongo kaj Ruando ĉar ĉiu akuzas la alian pro lanĉo de translimaj trudeniroj. La Afrika Unio okazigas krizan kunvenon hodiaŭ kaj la Eŭropa Unio ankaŭ klopodas daŭre por renkontigi la ruandan prezidenton Paul Kagame kaj sia konga kolego prezidento Joseph Kabila. La EU ankaŭ pridiskutas la sendon de soldatoj alloken por helpi la humanitaran penon. Dume, la usona ministro pri Afrikaj Aferoj Jendayi Frazer partoprenas diskutojn kun Sro Kabila en la konga ĉefurbo, Kinŝaso. Multaj en DR Kongo diras, ke Ruando subtenas la Generalon Nkunda kaj ties fortojn, kaj tion Ruando neas. En la pasintaj du monatoj, pli ol 200 000 homoj estis forveturitaj de iliaj hejmoj trans orienta DR Kongo. Dum miloj serĉis rifuĝejon en Goma, multaj aliaj miloj fuĝis en la arbarojn, kie la milicioj ne povas trovi ilin, kaj la humanitaraj organizaĵoj ne povas helpi ilin. Laurent Nkunda deklaris al okcidentaj komunukiloj, ke lia celo estas protekti la Tucia komunumo kontraŭ atako de ruandaj Hutuaj ribeluloj, el kiuj kelkaj estas akuzitaj, ke ili partoprenis la teruran genocidon de 1994. Fremdaj korespondantoj diras, ke vetkuro por la loka minerala riĉeco ankaŭ stimulas la konflikton same kiel la etnaj malamikaj rilatoj. Plie, zorgoj kreskas pri la bonstato de 39 gardistoj de natura parko kiuj estis devigitaj fuĝi en densan arbaron post kiam ilia sidejo en orienta DR Kongo estis sturmita de ribeluloj. |



DR KONGO - 31-an de oktobro, 2008.
Post kelkaj tagoj da batalado, Laurent Nkunda deklaris batalĉesigon, merkredon, kaj liaj Tuciaj fortoj prenis siajn poziciojn 15 kilometrojn for de Goma, la provinca ĉefurbo de Norda Kivu. Li diris, ke li malfermos "humanitaran koridoron" tiel helpo povos atingi la milojn da homoj enkaptitaj inter liaj fortoj kaj UN-soldatoj kiuj subtenas registarajn soldatojn en la urbo. Pri granda parto de la prirabado oni kulpigas retiriĝantajn kongajn soldatojn. La UN eble repostenigos siajn 17 000 soldatojn en DR Kongo, la plej granda UN-forto en la mondo, por fortikigi ĉirkaŭ 5 000 interpacigistojn en la urbo. 