Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Antikva obelisko rehejmenigita |
|
| Afriko - Kulturo |
|
Jen bona novaĵo el Afriko, ili ne tiel ofte aperas... Laboro ĵus komenciĝis por restarigi historian obeliskon en la antikva urbo Axum, post kiam ĝi estis revenigita el Italio. La Obelisko de Axum, simbolo de Etiopia identeco, estis prirabita de Italaj trupoj en 1937 dum la nelonga okupo de Abisenio.
Italio revenigis la 1700-jaraĝan monumenton en 2005, post jardekoj de intertraktadoj inter la du landoj. La 30-metrojn alta obelisko, kiu pezas pli ol 150 tunojn, devis esti distranĉita en tri pecojn por vojaĝi al Etiopio. La oficiro kiu respondecas pri sia restarigo diras, ke la procedo por kunmeti la gigantan monumenton estas malrapida kaj komplika. "Ĉi tiu grandega granita monolito suferis multajn traŭmatojn en sia vivo kaj ĝi ne estas en tre bona kondiĉo. Tiel la kunmetado estas tre delikata kaj kompleksa operacio," Nada al-Hassan rakontas. "Ni devis inventi metodon por kunmeti la pecojn sen damaĝi ilin kaj respekti la delikatajn historiajn artefaktojn kiuj estas sur ĝi," ŝi diris. La obelisko jam eltenis jarojn da difekto pro aerpolucio kaj fulmofrapo en 2002. La procedo de rekonstruo estas kontrolata de la kultura agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj, UNESKO. En 1947, Italio subskribis promeson al la UN por redoni la obeliskon kaptitan de trupoj sub la Itala faŝisma gvidanto Benito Mussolini, sed ne revenigis ĝin ĝis 2005. La inaŭguro estas okazigota antaŭvideble je la 10-a de septembro por la finaj festoj celebrantaj la Etiopian jarmilon. Du milionojn da eŭroj kostis la projekto administrita de la kultura organismo UNESKO. Axum, aŭ esperante Aksumo, estas urbo en norda Etiopio nomita laŭ la Reĝlando de Aksumo, mara kaj komerca potenco kiu regis la regionon proksimume 1500 jarojn (de 400 antaŭ Kristo ĝis la 10-a jarcento post Kristo). La reĝlando estis foje nomita en mezepokaj verkoj tutsimple "Etiopio". Vidu ankaŭ jenan itallingvan artikolon : "L'obelisco conteso rinasce ad Axum" (Corriere della Sera) |



ETIOPIO - 04-an de junio, 2008.
