Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
500-jara ŝipvrako eltrovita en Namibio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Afriko - Kulturo

NAMIBIO - 2-an de majo, 2008.

500-jara ŝipvrako ŝarĝita de trezoro estis antaŭ nelonge eltrovita proksime de la marbordo de Namibio. La landa diamantkompanio, Namdeb, anoncis, ke ĝi trovis la ruinigitan ŝipon dum operacioj sur la marfundo. La trovaĵo inkluzivas tri bronzajn kanonojn, milojn da Hispanaj kaj Portugalaj oraj moneroj, kaj kelkaj tunoj da elefantaj dentegoj.

Namibia trezoro Enestis ankaŭ homaj restaĵoj kaj navigadaj instrumentoj. Elfosaĵoj en la loko estis tuj haltitaj. Arkeologiaj fakuloj identigis la kanonojn kiuj verŝajne datiĝas el la frua 16-a jarcento kaj venas el Hispanio. Tio estas ŝajne la plej malnova ŝipvrako iam ajn eltrovita en Subsahara Afriko. Namdeb diris, ke ĝi ektrovis la vrakon je la unua de aprilo, dum operacioj en la Atlantiko post kiam ĝi trovis kelkajn kuprajn ingotojn kaj kanonojn.

La kompanio konjektas, ke la ŝipo povus esti ligita al la tiama Portugala esploristo Bartolomeu Dias, kiu malaperis en 1500 post kiam li iĝis la unua Eŭropa maristo kiu rondiris la Kabon de Bona Espero. La proparolanto de Namdeb Hilifa Mbako diris, ke la Portugala kaj Hispana registaroj jam estis avertitaj kaj ili atendis, ke teamo de fakuloj estos sendita por antaŭenigi enketojn. "La ŝipvrako tenas pli da demandoj ol respondoj," li diris. Namdeb estas komuna entrepreno inter De Beers kaj la Namibia registaro.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi