Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĵus forpasis fama kantistino Miriam Makeba |
|
| Afriko - Kulturo |
SUDAFRIKO - 10-an de novembro, 2008.Miriam Makeba, la mondfama sudafrika kantistino, mortis je la aĝo de 76 jaroj pro malsano, apud la suditala urbo Caserta. Makeba mortis hieraŭ lundon post lasta partopreno al koncerto por Roberto Saviano, verkisto minacata je morto de la mafio. "Mi ne jam absolute certas pri la kaŭzo de ŝia forpaso, sed ŝi suferis artriton, severan artriton, jam de kelka tempo," ŝia publicisto diris al itala radiostacio. Makeba estis plej bone konata de siaj fervoruloj kiel "mama Africa" (Panjo Afriko) ĉar ŝi fariĝis la eminenta voĉo de Afriko kaj simbolo de la batalo kontraŭ rasapartismo en ŝia hejmlando. Naskiĝinta en domaĉaro ekster Johannesburg je la 4-a de marto 1932, Miriam Makeba unua venis al la publika atento kiel kunkantisto de la Manhattan Fratoj en 1954. Ŝi travojaĝis Usonon ĝis 1959. La sekvonta jaro, kiam ŝi volis hejmenreveni por entombigi ŝian patrinon, la tiama sudafrika rasapartisma ŝtato revokis ŝian civitanecon kaj ankaŭ malpermesis ŝian muzikon en la lando. Rezulte, ŝi pasigis 31 jarojn en ekzilo, loĝis en Usono kaj poste en Gvineo antaŭ ol ŝi fariĝis la unua nigra afrika virino kiu ricevis Grammy-Premion, kiun ŝi dividis kun la kantisto Harry Belafonte en 1965. Du jarojn poste ŝi vere tutmondfamiĝis dank'al la disko de la neniam superita ŝlagro "Pata Pata". De tiam, Miriam Makeba elstaris pro la apartaj klaksonoj, kiujn ŝi uzis por iel "interpunkcii" siajn kantojn en sia denaska kosa lingvo. En 1985 Bongi, ŝia sola filino, mortis je la aĝo de 36 jaroj pro komplikaĵoj de aborto. Makeba ne havis monon por aĉeti ĉerkon por Bongi do ŝi entombigis ŝin sole kaj malakceptis ĉeeston de kelkaj ĵurnalistoj kiuj priraportis la funebran solenon. Sed tiun teruran periodon de sia vivo ŝi supervivis. Ŝi revenis al Sudafriko en la 1990-aj jaroj post kiam Nelson Mandela estis elprizonigita sed ege malriĉa ŝi devis tiam atendi ses jarojn por trovi iun en la loka diskindustrio kiu akceptis produkti diskojn kun ŝi. Ŝi tiam eldonis "Homeland" (hejmlando) kiu enhavas kanton priskribante ŝian ĝojon esti hejme post la multaj jaroj en ekzilo. "Mi konservis mian kulturon. Mi konservis la muzikon de miaj radikoj. Per mia muziko mi fariĝis ĉi tiu voĉo kaj bildo de Afriko kaj ties homoj sen eĉ konscii pri tio," ŝi diris en sia biografio. |



SUDAFRIKO - 10-an de novembro, 2008.
Du jarojn poste ŝi vere tutmondfamiĝis dank'al la disko de la neniam superita ŝlagro "Pata Pata". De tiam, Miriam Makeba elstaris pro la apartaj klaksonoj, kiujn ŝi uzis por iel "interpunkcii" siajn kantojn en sia denaska kosa lingvo. En 1985 Bongi, ŝia sola filino, mortis je la aĝo de 36 jaroj pro komplikaĵoj de aborto. Makeba ne havis monon por aĉeti ĉerkon por Bongi do ŝi entombigis ŝin sole kaj malakceptis ĉeeston de kelkaj ĵurnalistoj kiuj priraportis la funebran solenon. Sed tiun teruran periodon de sia vivo ŝi supervivis. 