Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Batalĉesigo de petrolmilito en Niĝerio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko

NIĜERIO - 22-an de septembro, 2008.

La "Movado por la Emancipo de la Niĝero Delto" (Mend), armita bando batalanta por petrolriĉaĵoj en suda Niĝerio, deklaris batalhalton. La batalhalto venas post kiam la Mend kondukis "petrolmiliton" kaj faris sinsekvon da atakoj kontraŭ industriaj celoj, precipe kontraŭ la nederlanda Royal Dutch Shell.

Komunikaĵo diris, ke la grupo komencis unupartian batalhalton lastan dimanĉon, ĝuste unu semajno post sia anonco pri lanĉo de sia petrolmilito. La grupo diris, ke la batalhalto daŭris ĝis alia anonco. Du novaĵagentejoj raportas, ke la "Mend" deklaris unupartian batalhalton kaj ankaŭ du teorioj emerĝas pri kio povus instigi ĉi tiun batalĉesigon. La unua estas, ke ili regrupiĝas kaj rearmiĝas. La dua estas, ke respondeculoj de la sekretaj servoj diras al ili, ke la niĝeria armeo prepariĝas por grava atako al iliaj bazoj. Sed ĝis nun, mankas oficiala kialo donita de la "Mend", kiu klarigus ilian alvokon al ĉi tiu unupartia deklaro de batalhalto. Estas ankoraŭ neniu reago de la niĝeria registaro al ĉi tiu novaĵo.

La kompanio Shell, kiu konfirmas nur du de la ses atakoj postulataj de la "Mend", deklaris oficialan sinistron sur eksportoj de la Bonny terminalo. Tiu laŭleĝaĵo permesis al la firmao ne plu liveri petrolon sekve de atakoj kontraŭ la petrolterminalo. La komunikaĵo de la "Mend" venas unu tagon post kiam la grupo diris, ke ĝi detruis petroldukton administratan de Shell. La grupo pasintsemajne deklaris, ke ĝi kondukas "militon" kontraŭ la petrola industrio.

Niĝerio estas la plej dense loĝata nacio de Afriko, kun 140 milionoj da homoj, kaj proksimume 90 procentoj de la landaj enspezoj venas de petrolo kaj gaso. Dume, la agitado en la petrolriĉa regiono faligis la
produktadon al inter 1,8 milionoj kaj 2 milionoj da bareloj tage. La produktado estis 2,6 milionoj da bareloj antaŭ du jaroj. La "Mend" diris, ke ĝi refaros atakojn se la niĝeriaj militistoj celas ĝin denove. "Ni esperas, ke la militistaro lernis amaran lecionon... la sekvonta malprovokita atako komencos alian petrolmiliton," ĝia komunikaĵo diris. La "Mend" diris, ke pli granda kvanto de niĝeria petrolriĉeco devus esti redonata al la loka loĝantaro.

Legu ankaŭ :
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi