Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ribeluloj en Niĝerio deklaras "petrolmiliton" Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko

NIĜERIO - 15-an de septembro, 2008.

La ĉefa radikala grupo en la delto de la rivero Niĝero deklaris "petrolmiliton" kontraŭ posedaĵoj de petrolkompanioj laborantaj en la regiono. La Movado por la Emancipo de la Niĝero Delto (Mend) diris hieraŭ dimanĉon, ke ĝi eklanĉis "uraganon Barbarossa" kaj detruis petrolduktojn, mortigante 22 niĝeriajn soldatojn.

La Movado "Mend" diris, ke ĝi lanĉas la "milito" post kiam registaraj soldatoj atakis unu el ĝiaj pozicioj unu tagon pli frue per aeraj kaj maraj fortoj. Chevron konfirmis, ke unu el siaj borplatformoj estis atakita de ribeluloj dimanĉon. "Okazis atako kontraŭ platformo jam fermita pro duktoproblemoj," respondeculo diris. "Estis multaj viktimoj fare de la zelotoj," Leŭtenanto-kolonelo Sagir Musa, militista proparolanto por la laborgrupo en la provinco Rivers, diris. "Ni estas esperemaj, ke ili forlasos la batalon tre baldaŭ." Li diris, ke neniuj petrolinstalaĵoj estis trafitaj dum la dutaga peza batalado.

Perforto en la la delto de Niĝero, centro de la landa petrola sektoro, provokis la haltigon de kvinono de la landa petrolproduktado ekde 2006. La delto de Niĝero konsistigas la plimulton de la niĝeria naftoproduktado de du milionoj da bareloj ĉiutage. Pro tio Niĝerio estas la oka plej granda petroleksportanto. La membroj de "Mend" petis la petrolofirmaojn en la delto de Niĝero sabaton retiri iliajn laboristojn en la sekvontaj dudek kvar horoj aŭ se ili ne tion faros, ili alfrontos "uraganon" de rebato post grava interpafado kun sekurecofortoj pli frue en la tago. La "Mend" diris, ke sekurecofortoj uzis helikopterojn, jetaviadilojn kaj pli ol 20 armeajn boatojn en la sabata batalado. Sekureca fonto diris, ke soldatoj de la terarmeo, mararmeo kaj aerarmeo engaĝiĝis en la bataloj.

Sensekureco en la regiono jam tranĉis la niĝerian produktadon je ĉirkaŭ kvinono ekde 2006, kiam la movado "Mend" komencis eksplodigi petrolduktejojn kaj forkapti fremdajn laboristojn.
Royal Dutch Shell, Exxon Mobil, Total, Eni, kaj Chevron, interalie estas inter la multaj petrolkompanioj kiuj troviĝas en la delto de Niĝero.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi