Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Zimbabvo forstrikas nulojn en banknotoj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko

ZIMBABVO - 2-an de aŭgusto, 2008.

La zimbabva centra banko revalorigis la nacian valuton, tiel provante regi la efikojn de hiperinflacio. La banko forstrikas dek nulojn el la zimbabvaj banknotoj, tiel kle 10 miliardoj da zimbabvaj dolaroj nun egalas al unu dolaro. Raportoj de la ĉefurbo, Hararo, diras, ke longegaj atendovicoj formiĝis ekster bankoj ĉar homoj provas retiri monon.

Tiu ĉi decido venas kiel respondo al la oficiala inflacioprocento kiu atingas nun pli ol 2 000 000 %, kvankam oni kredas, ke la vera cifero estas almenaŭ 9 000 000 %. La revalorigo de la zimbabva valuto celas trankviligi la komercajn transakciojn por la zimbabvaj podetalistoj kiuj pliigas siajn prezojn plurfoje ĉiutage por teni saman ritmon kun inflacio. Plie, komputiloj, elektronikaj kalkuliloj kaj monaŭtomatoj ĉe zimbabvaj bankoj spertas malfacilecon por pritrakti bazajn transakciojn en miliardoj de dolaroj kaj eĉ pli.

La ŝanĝo de la valuto estas plejparte estetika movo kiu ne stabiligos la zimbabvan ekonomion. La nova aro da notoj, de 1 zimbabva dolaro al 500 zimbabvaj dolaroj, cirkulos apud la pli altvaluta kontanta mono, kiu estos stadie nuligata ĝis la fino de la jaro. Moneroj ankaŭ estas reenkondukotaj, post kiam ili restis ne plu uzataj dum multaj jaroj. Antaŭ nelonge, la registaro enkondukis la banknoton kun surskribata valoro de 100 miliardoj da zimbabvaj dolaroj, kiu tamen estis ankoraŭ nesufiĉa por aĉet nuran pecon da pano. La guberniestro de la Rezervbanko  Gideon Gono diris, ke Zimbabvanojn "devas konscii, ke la lando estas preskaŭ en sociekonomia urĝa krizo". "Tial, necesas universala moratorio sur ĉiuj enspezoj kaj prezoj por minimuma tempo de ses monatoj," laŭ la ŝtata ĵurnalo "Herald newspaper" citante Sron Gono. Li multfoje alvokis al glaciiĝo de prezoj kaj salajroj en la pasinteco, por batali inflacion. Por plimulto de Zimbabvanoj estas nun atmosfero de rezignacio kaj mizero. Apenaŭ estas por aĉeti en la butikoj kaj okazas kronikaj nesufiĉoj de manĝaĵoj, medikamentoj, elektro kaj akvo.

Legu ankaŭ pri Zimbabvo :

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi