Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Interkonsento inter Rusio kaj Egiptio pri nukleaj centraloj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko

EGIPTIO / RUSIO - 28-an de marto, 2008.

Rusio kaj Egiptio ĵus subskribis akordon kiu malfermas la vojon por Rusaj kompanioj konstruadi Egiptian atomenergian industrion. La interkonsento estis atingita dum intertraktoj en Moskvo inter la Egipta Prezidento Hosni Mubarak kaj la Rusa Prezidento Vladimir Putin mardon 25-an de marto. "Egiptio, kunlabore kun siaj internaciaj partneroj kaj la Internacia Organizo pri Atoma Energio, evoluigos ĉi tiun sektoron, ankaŭ dank'al la interkonsento ĵus subskribita," Mubarak diris al ĵurnalistoj.

Citita de la Interfax novaĵagentejo, li diris, ke la interkonsento estis atingita post malfacilaj intertraktadoj. La Rusa instalota prezidento Dmitry Medvedev diris, ke li avide atendas produktivan partnerecon en kunlaboro pri nuklea energio.

Mubarak kaj PutinProjekto por la konstruo de la unua Egipta termonuklea elektrocentralo estos anoncita ĉi tiun jaron. La projekto kostos proksimume 1,5 ĝis 2 miliardojn da Usonaj dolaroj. Egiptio ankaŭ intencas poste konstruadi tri aliajn termonukleajn elektrocentralojn kun kumula kapacito de 1,800 MW, aŭ po 600 MW. La celo estas diversigi fontojn de energio, tiel permesante, ke la landaj rezervoj da hidrokarbono daŭru pli longe.

Rusio jam helpis konstrui kvin termonukleajn elektrocentralojn en Ĉinio, Barato kaj Irano, kun kontraktoj de entute 4,5 miliardoj da Usonaj dolaroj, kaj ankaŭ gajnis la vetkuron por konstrui la centralon en Belene, Bulgario. La Irana fabrikejo ĉe Bushehr estas laŭ lastaj informoj preskaŭ kompletigota.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi