Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn |
|
|
|
| Afriko - Ekonomiko |
AFRIKA KONTINENTO / ĈINIO - 20-an de junio, 2011.La 9-an de junio la Ĉina Komerca Ministro (ĈKM) diris, ke Ĉinio subskribis la kontrakton de valoro de 220 milionoj da usonaj dolaroj kun afrikaj landoj por pruntedonado el la speciala fonduso por monhelpi 13 projektojn pri mal- kaj mez-grandaj entreprenoj. Laŭ ĈKM krom la kontraktita fonduso la Ĉina Disvolva Banko, la aganto de la speciala prunto, promesis sian helpadon al 19 projektoj kun la monhelpo de 483 milionoj da usonaj dolaroj. La speciala pruntedono kreis 1500 laborojn kaj faciligis la eksterlandan komercon de pli ol 40 milionoj da usonaj dolaroj en afrikaj landoj. De post 2009, kiam okazis en Egiptio la ministeria kunveno de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, en kiu Ĉinio promesis, ke ĝiaj financaj institucioj preparu specialan prunton de 1 miliardon da usonaj dolaroj por helpi mal- kaj mez-grandajn entreprenojn en afrikaj landoj, Ĉinio jam pruntedonis 961 milionojn da usonaj dolaroj al 34 projektoj pri la mal- kaj mezgrandaj entreprenoj en 23 landoj de la norda, sudorienta kaj centr-okcidentaj Afriko. Artikolo sendita al ni de Chen Ji el Ĉinio. Dankon ! |





AFRIKA KONTINENTO /
ĈINIO - 20-an de junio, 2011.