Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Afriko volas altiri arabajn financojn |
|
|
|
| Afriko - Ekonomiko |
AFRIKO - 13-an de oktobro, 2010.Jean Ping, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, alvokis antaŭ kelkaj tagoj dum la malfermo de afrika-araba pintokunveno en Libio, al la riĉaj arabaj landoj investi en Afriko, por helpi la kontinenton eliri el sia ekonomia marĝeniĝo. "La arabaj fratolandoj havas vastajn rezervojn de ŝparmonoj, konsiderindajn rimedojn kaj grandegajn investkapablojn. Ni sekve povas kompletigi unuj la aliajn", deklaris Sro Ping antaŭ arabaj kaj afrikaj gvidantoj. "Afriko provas eliri el la ekonomia marĝenigo en kiu ĝi estas limigita kaj precipe per la plifortigo de investoj kaj plibonigo de komerco", li diris, aldonante, ke la geografia proksimeco inter afrikaj kaj arabaj landoj prezentas "certan avantaĝon". Sro Ping aldonis, ke Afriko kalkulas pli ol unu miliardo da loĝantoj kiuj reprezentas unu seponon de la tutmonda konsumantaro. Ĝi estas, laŭ li, granda kontinento dekoble pli vasta ol Eŭropo kaj kvaroble pli ol Usono, kaj Afriko disponas je "konsiderindaj naturresursoj kaj estas unu el la plej grandaj rezervujoj de krudaj materialoj de la planedo". "Ni parolu klare : ĉi tiu pintokunveno estas tiu de investoj de arabaj kapitaloj en Afrikon", siaflanke deklaris la libia ŝtatestro Muammar Kadafi. Li opiniis, ke perdoj de arabaj landoj dum la tutmonda financa krizo povus esti evititaj, se ĉi tiuj investus iliajn kapitalojn en la afrika kontinento. Ĉi tiu dua afrika-araba pintokunveno kiu estas okazigita 33 jarojn post la unua pintokunveno, en Kairo en marto 1977, devas aprobi "strategion de partnereco" kaj komunan afrikan-araban agoplanon, kies celo estas starigi ekonomian kaj politikan kunlaboron inter ambaŭ partoj. Pluraj arabaj investfondusoj jam ĉeestas en Afriko, kiel la Araba Banko por ekonomia evoluado en Afriko, Libya Africa Portfolio (LAP), la Araba Fonduso por ekonomia kaj socia evoluado (Fades) aŭ la Kuvajta Fonduso. Fonto : Novaĵagentejo AFP |





AFRIKO - 13-an de oktobro, 2010.
Komentoj
Abono RSS por komentoj de ĉi tiu artikolo.