Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Etiopio denove bezonas urĝan asiston |
|
|
| Afriko - Ekonomiko |
![]() ETIOPIO - 22-an de oktobro, 2009.La etiopia registaro devas baldaŭ konfirmi, ke ĝi bezonas urĝan manĝaĵo-asiston por 6,2 milionoj da homoj. Pro postefikoj de longdaŭra senpluveco kaj nekonstantaj pluvoj sur kultivaĵoj kaj manko da nutraĵo por brutoj. La UN Monda Nutro-Programo (angle WFP) jam alfrontas nesufiĉon de pli ol 85 milionoj da usonaj dolaroj da manĝaĵo por Etiopio ĝis la fino de ĉi tiu jaro. La humanitara organizaĵo Oxfam alvokis al nova kaj rapida pritrakto de la risko de katastrofo en la lando. En raporto markanta 25 jarojn ekde la malsatego kiu mortigis ĉirkaŭ unu miliono da Etiopoj, Oxfam diris, ke importi nutraĵojn savas vivojn laŭ mallongatempa perspektivo sed apenaŭ helpas al komunumoj elteni la sekvontan ŝokon. La raporto, nomita "Band Aids and Beyond", alvokas al internaciaj donacantoj adopti novan pritrakton kiu koncentriĝas pri preparado de lokaj komunumoj malhelpi kaj pritrakti katastrofojn antaŭ ol ili frapas. "Senpluveco ne devas signifi malsaton kaj senhavecon," dir Penny Lawrence, internacia direktoro de Oxfam, kiu ĵus revenas de Etiopio. "Se komunumoj havas irigacion por kultivaĵoj, grajnovendejojn, kaj putojn por reteni pluvaĵojn, tiam ili povas supervivi malgraŭ tio, kion naturaj elementoj ĵetas al ili." Etiopion trafis la manĝaĵokrizo kiu ankaŭ trafis grandan parton de Orienta Afriko kaj la tielnomatan Kornon de Afriko. Senpluveco alportis super kvar jaroj malbonajn rikoltojn, kaj aldoniĝas al konflikto, klimata ŝanĝiĝo kaj loĝantarokresko. Kampoj de maizo, brulitaj de la suno, estas la indico de emerĝa krizo. En la plej severe trafitaparto de la lando sude de Etiopio kaj en kelkaj partoj en la nordo, kultivistoj klarigis, ke ili alfrontas totalan malaperon de siaj rikoltoj. Iuj diris, ke ili intencas vendi siajn brutojn, sekve difekti sian vivtenon plue. Estas pli ol 10 milionoj da homoj suferantaj pro la efikoj de senpluveco en Etiopio, laŭ la WFP, kun 4,6 milionoj minacitaj de malsato aŭ nutromanko. Ĉi tiuj nombroj povus eĉ pli altiĝi. La problemo estas pliakutigata de altaj kostoj de manĝaĵoj, la WFP aldonas, cerealoprezoj duobliĝas sur multaj merkatoj. Pasintmonate Oxfam lanĉis alvokon por asiston de 15 milionoj da dolaroj por la tuta orientafrika regiono, kie, ĝi deklaris, 23 milionoj da homoj en sep landoj estas rekte minacataj. Legu pli pri Etiopio, pri la Korno de Afriko |





ETIOPIO - 22-an de oktobro, 2009.
La humanitara organizaĵo Oxfam alvokis al nova kaj rapida pritrakto de la risko de katastrofo en la lando. En raporto markanta 25 jarojn ekde la malsatego kiu mortigis ĉirkaŭ unu miliono da Etiopoj, Oxfam diris, ke importi nutraĵojn savas vivojn laŭ mallongatempa perspektivo sed apenaŭ helpas al komunumoj elteni la sekvontan ŝokon. La raporto, nomita "Band Aids and Beyond", alvokas al internaciaj donacantoj adopti novan pritrakton kiu koncentriĝas pri preparado de lokaj komunumoj malhelpi kaj pritrakti katastrofojn antaŭ ol ili frapas. 