Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Zimbabvo ne plu uzas sian monon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko
ZIMBABVO - 12-an de aprilo, 2009.

Zimbabvo decidis ne plu uzi sian nacian valuton dum daŭro de minimume unu jaro por provi kontroli la endemian inflacion en la lando, raportas la loka gazetaro. Zimbabvo permesis ekde januaro la uzon de kelkaj fremdaj monunuoj, aranĝo kiu celas bremsi la ĉiam daŭrantan pliiĝon de prezoj kiu atingitas la nekredeblan ciferon de... 230 000 000 % (230 milionoj da %).

La unia registaro estrata de la opizicia gvidanto Morgan Tsvangirai decidis, ke la preskaŭ senvalora zimbabva dolaro estos reenkondukita kiel valuto de interŝanĝo kiam la landa industria produktado revenos al 60 % de ĝia kapablo, kontraŭ 20 % hodiaŭ. "La zimbabva dolaro ne plu estos uzita dum almenaŭ unu jaro. Ni ne intencas reenkonduki ĉi tiun valuton momente, ĉar ĝia valoro ne povas est subtenata", raportas la gazeto Sunday Mail citante la ministron pri ekonomia Planado kaj Evoluado, Elton Mangoma.

"Nia prefero estos certigi al ni, ke nia industrio laboras. Se ni provas reenkonduki la dolaron hodiaŭ, ni alfrontos la saman problemon kiu provokis ĝian malaperon ene de kelkaj semajnoj", li aldonis. Ĵaŭdon, la zimbabva servo de statistiko anoncis, ke prezoj en konsumo malsupreniris en marto, por la tria sinsekva monato post la forlaso de la dolaro.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi