Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Etiopio revokas permeson de kafo-eksportantoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Ekonomiko
ETIOPIO - 26-an de marto, 2009.

Laetiopia registaro revokis la licencojn de ses ĉefaj kafo-eksportantoj, akuzante, ke ili akaparas provizojn. Ĝi ankaŭ konfiskis 17 000 tunojn da provizoj de ĉirkaŭ 80 aliaj negocistoj, asertante, ke ili aŭkcie vendas la kafon. La registaro estas zorgigita de la malaltaj vendoj de kafo eksterlanden.

Kafo estas estas la plej valora eksportkultivaĵo de Etiopio. La akaparado de kafoprovizoj estas nur unu el la faktoroj trafantaj la kafo-komerco. La merkato nun ankaŭ suferas pro la postefikoj de malabundaj rikoltoj kaj pro la mend-reduktoj de eksterlandaj merkatoj sekve de la tutmonda financa krizo. La ministro pri Agrikulturo Tefera Derebew deklaris : "Ili antaŭvideble eksportos la kafon kiu estis produktita dum la lasttempa rikoltperiodo, sed ili ankoraŭ haltas la produktadon de tia rikolto. La eksportantoj ricevis konsilon de la registaro tion fari sed ili ne reagis, tiel estas tempo ekagi."

En januaro, la ĉefministro Meles Zenawi minacis, supozeble ŝerce, interrompi eksportojn eksterlanden se eksportantoj daŭre akaparas akciojn, esperante pli bonajn prezojn. Iuj eksportantoj ne volis vendi akciojn tra la nova elektronika Etiopia Komercaĵo-Interŝanĝo, kiu komencis komercon de kafo en decembro. La sistemo estas nepopulara ĉe negocistoj kaj egale ankoraŭ ne permesas la apartigon de specialaj kaj organikaj kafoj. Ĉi tiuj devas esti enmiksitaj kun la ceteraj kaj jam ne povas esti venditaj al luksaj aĉetantoj kontraŭ superaltaj prezoj.

Kafo estas la plej granda fonto de fremdaj valutoj en Etiopio, kaj la lando ricevas pli ol duonmiliardo da dolaroj ĉiujare en eksportoj de faboj. Etiopio estas la plej granda kafoproduktisto de Afriko kaj fieras pri tio, ke ĝi estas la naskiĝloko de la kafofabo.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi