Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
RUANDO Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Dosieroj

Ruando spertis la plej malbonan genocidon en la moderna epoko en Afriko, kaj la landa renormaliĝo estis makulita de sia interveno en la konflikto en najbara Demokratia Respubliko de Kongo. La lando estas plagita de etna streĉiteco asociita kun la tradicie malegala interrilato inter la superregaj Tucia malplimulto kaj la plimulto de Hutuoj. Kvankam post 1959 la etna interrilato estis inversita, kiam interna milito instigis ĉirkaŭ 200 000 Tuciojn fuĝi al najbara Burundo, restis indigno kaŭzante periodajn masakrojn de Tucioj.

Ĝeneralaj datumoj

  • Oficiala nomo: Respubliko de Ruando
  • Loĝantaro: 9,5 milionoj (2005)
  • Administracia ĉefurbo: Kigali
  • Areo: 26 338 km²
  • Ĉefaj religioj: Kristanismo
  • Lingvoj: Kinaruanda, franca (oficiala), angla (oficiala), suahila
  • Vivespero: 45 jaroj (viroj), 48 jaroj (virinoj) (UN)
  • Monunuo: Ruanda Franko

Faktoj

La plej fifama de ĉi tiuj masakroj komenciĝis en aprilo 1994. La paffaligo de aviadilo portanta la tiama prezidento Juvenal Habyarimana, kaj lia burunda kolego, apud Kigali ekkaŭzis kio ŝajnis esti kunordigita provo de Hutuoj por elimini la Tuciojn. Responde, la Ruanda Patriota Fronto (RPF) gvidata de Tucioj lanĉis militista kampanjo por regi la landon. Ĝi atingis ĉi tiun celon en julio 1994, kiam jam almenaŭ 800 000 Tucioj kaj moderaj Hutuoj estis brutale masakritaj. Du milionoj da Hutuoj fuĝis al tiama Zairio, aktuala DR Kongo. Inter ili estis la respondeculoj por la masakroj, kaj iuj aliĝs al zairaj fortoj por ataki lokajn Tuciojn.

Ruando respondis per invado de rifuĝintejoj estrataj de Hutuaj milicianoj. Dume, Laurent Kabila, kiu ekkaptis la regon de Zairio kaj renomis ĝin la DR Kongo, ne elpelis la Hutuajn ekstremistojn, instigante Ruandon subteni la ribelulojn kiuj provis demisiigi lin. Ruando retiris siajn fortojn el DR Kongo je la fino de 2002, post subskribo de pacakordo kun Kinŝaso. Sed streĉa situacio plu daŭras, kaj Ruando akuzas la kongan armeon pri helpo al Hutuaj ribeluloj en orienta DR Kongo.

Ruando uzis la tradiciajn "gacaca" komunumajn tribunalojn por juĝi la suspektatojn pri partopreno en la genocido de 1994. Sed kernaj individuoj, precipe tiuj akuzitaj, ke ili ordonis la amasbuĉadon, estis kondukitaj antaŭ Internacia Kriminala Tribunalo en norda Tanzanio. La lando nun penas rekonstrui sian ekonomion, kafo- kaj teoproduktado estas inter siaj ĉefaj fontoj de fremdaj valutoj. Preskaŭ du trionoj de la loĝantaro vivas sub la indikilo de malriĉeco.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi