Serĉi en la retejo
Afriko : lasttempaj artikoloj
- Ĉinio donis prunton al Afriko por helpi la mal- kaj mez-grandajn entreprenojn
- Niĝerio : ege dividita lando
- Manifestacioj en Kenjo kontraŭ baraĵo
- Ribelo plu daŭras en Libio
- "Tagoj de Kadafi estas kalkulitaj" diras eksa ministro
- Poker-ludo en Ebura bordo
- UN maltrankviliĝas pro inundegoj en Afriko
- Ebura Bordo : Prezidenta balotado alproksimiĝas, kampanjo lanĉita
- Afriko volas altiri arabajn financojn
- Suda Sudano : ĉu baldaŭ sendependeco ?
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Bataloj minacas batalhalton en DR Kongo |
|
| Afriko - Politiko |
DR KONGO - 6-an de novembro, 2008.Miloj da civiluloj fuĝas el la batalzono en orienta Kongo, dum la unusemajna batalĉesigo ankoraŭ estas en streĉa situacio. Civiluloj evitintaj batalojn diris, ke la atakojn komencis alianculoj de la registaro, la Mai-Mai milicianoj. Ĵaŭdon, blukaskuloj trovis la kadavrojn de minimume dekduo da civiluloj en Kiwanja, urbo 70 km norde de Goma, la ĉefurbo de la provinco de Norda Kivu. La korpoj de plenkreskaj viroj, kvin en unu ĉambro, montris, ke tiuj personoj estis trafitaj de raketoj aŭ grenadoj. Ne estis indikoj, ke la mortintaj viroj estis batalantoj kaj iuj laŭ raportoj ili nur surhavis laborsupertutojn. La agitado tie estigas zorgojn pri denovaj bataloj. Rutshuru, urbo apud Kiwanja, estis kaptita pasintsemajne de la Generalo Laurent Nkunda kaj liaj Tuciaj ribeluloj kiuj batalas kontraŭ la fortoj de la konga registaro. Centoj de civiluloj trovis rifuĝejon ĉe ruinigita lernejo apud UN-interpacigista tendaro. Fumo altiĝis de apudaj zonoj. Soldataroj lojalaj al Nkunda laŭ raportoj veturis Mai-Mai milicianojn el Kiwanja merkredon, devigante loĝantojn forfuĝi. UN-interpacigistoj diris, ke ili lanĉis operacon ĉirkaŭ la urbo, por provi haltigi la bataladon. Ili ankaŭ diris, ke ili provos liberigi belgan ĵurnaliston kiu laboras por germana ĵurnalo, kaptita de la Mai-Mai milicianoj. La komandanto de la registara armeo en Norda Kivu kulpigis la milicion pri la bataloj, kaj asertis, ke siaj propraj fortoj respektos la batalhalton. La ĵus nomumita konga ĉefministro sciigis, ke la registaro pretas aŭskulti la generalon "Nkunda kaj alian disidentajn grupojn". "La anonco, ke la registaro pretas paroli pri paco kun Nkunda estos trankviliga por la pli ol 600 000 loĝantoj de Goma. Kun ribeluloj nur 12 km for, la urbo estas preskaŭ sieĝata kaj estas jam nesufiĉoj de manĝaĵo kaj kuracaj provizoj," li diris. Merkredon, Nkunda diris, ke li konfirmas la batalhalton de li deklarita pasintsemajne kaj haltigas la antaŭeniro de siaj fortoj al Goma, kie humanitaraj organizaĵoj penas por helpi unu milionon da rifuĝintoj delokigitaj de du jaroj da konflikto en Norda Kivu. "Tio ja ankoraŭ daŭros," Nkunda diris al Reuters telefone. Ban Ki-moon, la UN-Ĝenerala Sekretario, diris, ke li ĉeestos pintokunvenon tiun semajnfinon en la kenja ĉefurbo Najrobo por trakti la krizon en DR Kongo. Li diris, ke li renkontos Joseph Kabila, la kongan prezidenton, kaj lian ruandan kolegon, Paul Kagame, por alvoki al ili paroli kun Nkunda kaj iu ajn alia kiu povus meti finon al la krizo. Olusegun Obasanjo, eksa prezidento de Niĝerio, kiu estas ĵus nomita speciala sendito de la Unuiĝintaj Nacioj por orienta Kongo, diris al Reuters, ke li renkontos ambaŭ prezidentojn en Najrobo por pripensi kiel fini la perforton : "Ni bezonas pli fortan mandaton aŭ ni bezonas retakson kaj repostenigon por venki la defiojn sur la tereno. La renkontiĝo kiun mi ĉeestos klarigos aferojn iomete," li diris. La konflikto en orienta Kongo, kiu daŭras jarojn post la fino de pli larĝa milito en 1998-2003, estas stimulata de etna malamo pro la genocido en Ruando en 1994. Nkunda asertas, ke la konga registaro ne protektis la Tuciojn fronte al la ruandaj Hutuaj milicioj kiuj fuĝis al Kongo post kiam ili buĉis duonomilionon da ruandaj Tucioj. Nkunda, kiu transfuĝis de la armeo en 2004, nun diras, ke li batalas por liberigi la tutan Kongon de korupta registaro. Li pasis al la ofensivo je la 28-a de aŭgusto kaj venigis siajn batalantojn apud Goma pasintsemajne antaŭ ol deklari unupartian batalhalton. Kongo kaj Ruando akuzas unu la alian pri subteno de kverelantaj ribelaj kaj miliciaj grupoj. Legu ankaŭ :
|



DR KONGO - 6-an de novembro, 2008.
Ban Ki-moon, la UN-Ĝenerala Sekretario, diris, ke li ĉeestos pintokunvenon tiun semajnfinon en la kenja ĉefurbo Najrobo por trakti la krizon en DR Kongo. Li diris, ke li renkontos Joseph Kabila, la kongan prezidenton, kaj lian ruandan kolegon, Paul Kagame, por alvoki al ili paroli kun Nkunda kaj iu ajn alia kiu povus meti finon al la krizo. Olusegun Obasanjo, eksa prezidento de Niĝerio, kiu estas ĵus nomita speciala sendito de la Unuiĝintaj Nacioj por orienta Kongo, diris al Reuters, ke li renkontos ambaŭ prezidentojn en Najrobo por pripensi kiel fini la perforton : "Ni bezonas pli fortan mandaton aŭ ni bezonas retakson kaj repostenigon por venki la defiojn sur la tereno. La renkontiĝo kiun mi ĉeestos klarigos aferojn iomete," li diris. 